István Hatvani (okulkuracisto)

István Hatvani [iŝtvAn], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hatvani István László estis hungara okulkuracisto, altlerneja instruisto, klinikestro. Lia dua edzino estis Mária Aszódi.

István Hatvani
István Hatvani en sia aĝo 68
István Hatvani en sia aĝo 68
Persona informo
Naskiĝo 11-an de oktobro 1940 (1940-10-11)
en Debrecen
Morto 16-an de majo 2012 (2012-05-16) (71-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Árpád Gimnázium • Medicina Universitato de Debrecen
Subskribo István Hatvani (okulkuracisto)
Familio
Edz(in)o Mária Aszódi
Infano István Gábor Hatvani
Okupo
Okupo kirurgo • kuracisto • eye surgeon
vdr
István Hatvani en la 1980-aj jaroj

István Hatvani[1] naskiĝis la 11-an de oktobro 1940 en Debrecen, li mortis la 16-an de majo 2012 en Budapeŝto.

Biografio redakti

István Hatvani maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1958, poste li akiris medicinan diplomon en Medicina Universitato de Debrecen en 1964. Post la diplomo li eklaboris loke en la urba hospitalo. En 1969 li akris licencon pri okulkuracado kaj li laboris en la urba kliniko kiel okulkuracisto kaj asistanto, ekde 1984 en rango lektoro. Baldaŭ li laboris en okulkliniko en Budapeŝto kaj atingis la rangojn docento, fine en 1991 profesoro, dum li ankaŭ faris okulkirurgajn laborojn. Inter 1994-2001 li estis klinikestro, pli poste li havis altajn postenojn en kuracejoj. Spite la pensiuliĝon li kuracadis plu. Li ricevis premiojn inter 2001-2012. Li edziĝis dufoje kaj resume li havis 3 gefilojn.

Liaj kontribuoj (elekto) redakti

  • Véralvadási vizsgálatok polycythaemia verában (kunaŭtoro, 1968)
  • Candisosis ocularis vizsgálata állatkísérletben (kunaŭtoro, 1976)
  • A Retinopathia prematurorum/Retrolentalis fibroplasia megelőzése és kezelése (disertaĵo por kandidatiĝo, 1985)
  • A retinopathia prematurorum ROP szűrése a nemzetközi tapasztalatok tükrében (1996)
  • Hipertóniával összefüggő retinaér-elváltozások (2007)

Fontoj redakti

Referencoj redakti