István P. Szabó [iŝtvAn pE sabO], laŭ hungarlingve kutima nomordo P. Szabó István estas hungara dancisto, scenaristo. Lia origina familia nomo estis Gulyás ĝis 2009, lia pseŭdonimo estis Peet Goodman.

István P. Szabó
István P. Szabó
István P. Szabó
Persona informo
Naskonomo Gulyás István
Naskiĝo 10-an de decembro 1972 (1972-12-10) (51-jaraĝa)
en Szolnok
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoro • koreografo • scenaristo
vdr

István P. Szabó[1][2] naskiĝis la 10-an de decembro 1972 en Szolnok.

Biografio redakti

István P. Szabó maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, poste anstataŭ universitato li rekte studis dancarton ekzemple de Endre Jeszenszky, Ildikó Pongor, Gábor Keveházi, Gyula Sárközi, Iván Markó, Joe Alegado, Peter Darby, Pál Frenák, Katalin Lőrinc, Éva Gálik, Tamás Juronics, krome li frekventis kursojn:

  • internacia danca centro en Angers (1993-1994 kun stipendio)
  • pri scenarlibro (2003, 2005-2007)
  • pri televiziaj serioj (2004)
  • pri ĵurnalismo (2006-2007)
  • pri filmreĝisorado (2008-2009)
  • pri aktorado (2010)
  • pri fotado (2011)

Inter 1990-1997 li estis profesia dancisto, en Francio li jam dancadis. Hejmenveninta li estis dancisto ekzemple en danctrupoj de Iván Markó kaj Yvette Bozsik. Inter 1998-2005 li instruis dancarton en pluraj lokoj. Inter 2014-2016 li vivis en Miami kaj Malto. Ekde 2011 li estis ankaŭ fotisto, pli poste ankaŭ trejnisto kaj dietisto. Ekde 2020 li vivis en Hispanio. Li ricevis premion en 2010.

Liaj scenarlibroj (elekto) redakti

  • Halandó dallamok (2007)
  • Game Over (2009, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro)
  • Victim (2010, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro)
  • Lány a sarokban (2011, ankaŭ aktoro kaj reĝisoro)
  • Indián (2012-2013, ankaŭ aktoro kaj produktoro)

Liaj libroj redakti

  • Újra meg újra (2000)
  • Arcok a sötétből (2007)
  • Egyél rendesen! (2018)

Fontoj redakti

Referencoj redakti