István Szeli
István Szeli [iŝtvAn seli], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Szeli István, serbe Иштван Сели estis hungara literaturhistoriisto, inspektoro, mezlerneja kaj altlerneja instruisto.
István Szeli | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 11-an de septembro 1921 en Senta |
Morto | 25-an de februaro 2012 (90-jaraĝa) |
Lingvoj | hungara • serba |
Ŝtataneco | Jugoslavio |
Okupo | |
Okupo | literaturhistoriisto literaturkritikisto universitata instruisto inspektisto |
István Szeli[1] naskiĝis la 11-an de septembro 1921 en Senta (Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, nuntempe en Serbio), li mortis la 25-an de februaro 2012 en Novi Sad (Vojvodino, Serbio).
Biografio
redaktiIstván Szeli apartenis al la hungara minoritato en la menciita Reĝlando. Li maturiĝis en gimnazio en Szabadka (tiam hungara urbo), poste li studis en Scienca Universitato Péter Pázmány (1942-1944). Li hejmenvenis kaj estis pedagogo inter 1945-1983 (pli detale gimnaziestro en sia naskiĝurbo (1949-1956), inspektoro (1956-1962), altlerneja instruisto (1962-1983), ankaŭ institutestro (1969-1976)). Intertempe li akiris diplomon en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1960, post du jaroj li doktoriĝis en Novi Sad. Lia edzino naskis du gefilojn. Li ricevis premiojn inter 1981-2005.
Elektitaj kontribuoj
redakti- Bevezetés az irodalomelméletbe (1955)
- Hajnóczy és a délszlávok (studo, 1965)
- Nemzeti irodalom - nemzetiségi irodalom (1974)
- Nyelvhasználatunk etikája (1985)
- Nyelvünk, kultúránk, nyelvi kultúránk (1997)
- Tájkép-és portrévázlatok Zenta honlapjára (2009)
Memorigiloj
redakti- memortabulo en 2021 en Senta