Iván Fónagy
hungara lingvisto
Iván FÓNAGY [fOnadj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fónagy Iván estis hungara lingvisto, tradukisto, profesoro, membro ekstera de Hungara Scienca Akademio (1990).
Iván Fónagy | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1920 en Budapeŝto |
Morto | 11-an de aprilo 2005 (85-jaraĝa) en Parizo |
Lingvoj | franca |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Okupo | |
Okupo | filologo lingvisto psikoanalizisto ![]() |
Iván Fónagy [1] naskiĝis la 8-an de aprilo 1920 en Budapeŝto. Li mortis la 11-an de aprilo 2005 en Parizo.
Biografio
redaktiIván Fónagy frekventis universitatojn en Budapeŝto, Kluĵo kaj Parizo, kie plej multe li lernis de Gyula Laziczius. Komence li tradukadis, en 1950 li ekhavis postenon en oficejo de MTA. En 1964 li studvojaĝis al Usono. En 1967 li ekinstruis en universitato de Szeged, sed poste li estis gastoprofesoro en Sorbonne. Ekde 1971 li vivis en Parizo. Li ricevis hungaran premion en 2003.
Verkaro (elekto)
redakti- A mágia és a titkos tudományok története (1943, 1989, 1999)
- A hangsúlyról (1958)
- La métaphore en phonétique (1980)
- A költői nyelvről (Pri la poezia lingvo) (1999)
- Languages within Language (2001)
Liaj tradukaĵoj (elekto)
redakti- Georg Forster: Elektitaj verkoj (1953)
- Stefan Zweig: Noveloj (1995)
- diversaj verkoj de Bertolt Brecht, Jules Lemaitre, Prosper Mérimée, Honoré de Balzac