Ivan D. Ŝiŝmanov

Ivan Dimitar Ŝiŝmanov (naskiĝis la 22-an de junio 1862 en Sviŝtov - mortis la 23-an de junio 1928 en Oslo) estis bulgara etnografo, lingvisto, literatura kritikisto, d-ro, universitata profesoro de literaturo, ministro de instruado.

Ivan D. Ŝiŝmanov
Persona informo
Naskonomo Иван Димитров Шишманов
Naskiĝo 22-an de junio 1862 (1862-06-22)
en Sviŝtov,  Otomana Imperio
Morto 22-an de junio 1928 (1928-06-22) (66-jaraĝa)
en Oslo
Tombo centra tombejo de Sofio
Lingvoj bulgaraEsperantogermana
Ŝtataneco Bulgario
Alma mater Universitato de Lepsiko
Familio
Edz(in)o Lidia Shishmanova
Infano Dimitar Shishmanov
Okupo
Okupo verkistopolitikistopsikologo • filologo • diplomatoesperantisto • literatursciencisto • etnografo
vdr

Donis senrezerve sian apogon al la Esperanto-movado kaj multfoje demonstraciis sian esperantistecon. En 1912 li prelegis pri Esperanto en la Universitato de Sofia (aperis en broŝuro Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo, tri eldonoj). Estis honora prezidanto de BEA.

Li naskiĝis en Sviŝtov. Post lernado en sia naskiĝurbo li studis en Vieno, filologion en Jena, poste en Ĝenevo kaj ricevis doktoran titolon en Leipzig. Li estis profesoro de literaturo ĉe la Sofia Universitato de ĝia kreiĝo mem, ministro de popola instruado (1903-1907). Li mortis en la norvega Oslo dum PEN-kongreso.

Al lia iniciativo Bulgario ŝuldas la kreon de Nacia Teatro, de la Muzika Lernejo (poste Muzika Akademio), de la Pentr-arta Lernejo (poste Akademio de Artoj). Li kreis studojn pri literaturo, etnografio, folkloro, fondis kaj redaktis Kolekton de popolaj verkaĵoj, de scienco kaj de literaturo (24 volumoj). Li estis membro de la Bulgara Akademio de Sciencoj kaj membro-korespondanto de multaj alilandaj akademioj. Li aŭtoris ĉirkaŭ 400 verkojn.

Li ankaŭ tradukadis el la germana poemojn.

Enhavo de Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo

En sia prelego de 1912 la 50-jara Ŝiŝmanov rakontis, kiel en 1887 en Leipzig, li, tiam 25-jara studento, preparis sin por doktoriĝo. Foje li vidis surstrate afiŝeton pri prelego de profesoro Kirchhoff, kiu volas prezenti volapukon. Ŝiŝmanov venis por priridi la stultaĵon, sed li estis surprizita, ke la aŭditorio estis plenplena de aŭskultantoj de ĉiuj sociaj tavoloj, dum li atendis nur grupeton de frenezuloj. Ankoraŭ pli surprizis lin la profesoro. Ne komika figuro, sed bonanima persono, el kiu ĉio elspiris harmonion, dolĉecon, humanismon. La profesoro skizis la historion de klopodoj pri universala lingvo ekde Descartes.

Ŝiŝmanov venis hejmen forte skuita. Li komprenis du aferojn: helplingvo ne volas forpuŝi naciajn lingvojn, kiel li supozis, sed servi kiel ponto inter la nacioj, do helpas konservi la naciajn lingvojn, kaj due, ke tiuj lingvoj ne estas iaj sanktaĵoj, sed fakte instrumentoj por pensi kaj komuniki, sekve kiel ĉiu ajn alia instrumento ili povas esti adaptataj kaj eĉ inventataj.

En la sama jaro aperis Esperanto, kiun Ŝiŝmanov proste aprobis kiel pli bonan solvon ol volapukon, pro motivoj prononcaj, pro apliko de internacia vortprovizo kaj pro pli simpla gramatiko.

Verkoj redakti

  • Ĉu estas ebla kaj necesa internacia helplingvo? (trad. el bulgara lingvo Atanas D. Atanasov/Ada) Sofia 1928: Eld. de bulgara E.-asocio. (28 pĝ.)
 
 Esperantistoj en tiu ĉi verketo trovos nenion pri la probiemo de internacia helplingvo, kion ili ne legis aŭ aŭdis jam aliloke. Prokio do ĝi estis tradukinda esperantlingven? Ĉu pro la persono de la aŭtoro, fama bulgara sciencisto, esperantisto, ministro de la popola instruado de 1903 ĝis 1907? Tio ne estus sufiĉa motivo. La verketo estas ĉefe leginda pro la originaleco kaj spriteco de l’ aplikita skribmaniero. Ekzistas sennombraj vojoj kondukanlaj al Esperanto, ĉiuj interesaj, sed ne ĉiuj tiel bele priskribitaj. Esperantistoj legos kun plezuro liun ĉi majstraĵeton esean. 
— N. Hovorka. Aŭstria Esperantisto n.48 (nov 1928)