Ivan Albertoviĉ Puni (ruse Иван Альбертович Пуни, nomata ankaŭ Jean Pougny (naskiĝinta la 20-an de februaro 1892 en Kuokkala (provinco de Sankt-Peterburgo, mortinta la 28-an de decembro 1956 en Parizo) estis rusa avangarda pentristo.

Ivan Albertoviĉ Puni
Ivan Puni, 1914, Portreto de la edzino de la artisto (Портрет жены художника),oleo sur tolo, 89 x 62.5 cm. Rusa Muzeo
Ivan Puni, 1914, Portreto de la edzino de la artisto (Портрет жены художника),oleo sur tolo, 89 x 62.5 cm. Rusa Muzeo
Naskiĝo 1892
en Kuokkala
Morto 1956
en Parizo
Sukcesis kiel pentristo
Persona informo
Lingvoj rusafranca
Ŝtataneco Rusia ImperioFrancioRusio
Alma mater Académie Julian
Familio
Edz(in)o Kseniya Boguslavskaya
Okupo
Okupo pentristo • desegnisto
vdr

Biografio redakti

Ivan Puni naskiĝis en Kuokkala (tiam Grandprinclando de Finnlando en la Rusa Imperio, nun Repino en Rusio). La familio estis de itala deveno. Li estas la nepo de eminenta itala komponisto de baleta muziko, Cesare Pugni.

Puni ricevis lian formalan trejnadon en Parizo en 1910-11 ĉe la Académie Julien kaj en aliaj lernejoj, kie li pentris en faŭvisma stilo. Post lia reveno al Rusio en 1912, li renkontiĝis kaj ekspoziciis kun, membroj de la St Petersburg avangardo de Sankt-Peterburgo, inkluzive de Kazimir Maleviĉ kaj Vladimir Tatlin. Li faris duan viziton al Parizo en 1914 kaj revenis al Sankt-Peterburgo en 1915 pro ekesto de la unua mondmilito. Tiam li komencis pentri en kubisma stilo memorige al Juan Gris. En 1915, Puni, Aleksandra Ekster, Liubov Popova, Ivan Kliun, Ksenia Boguslavskaya, Olga Rozanova, Nadezhda Udaltsova, Nina Genke kaj aliaj formis la grupon Supremus, dediĉita al la promulgo de Suprematismo, la abstrakta arta movado fondita de Maleviĉ. Maleviĉ kaj Puni kune verkis la Suprematisman Manifeston, eldonitan en 1916, kiu proklamis novan, abstraktan arton por nova historia epoko. Puni ankaŭ organizis la ekspoziciojn Tramo 5 kaj 0.10, ambaŭ okazintaj en Sankt-Peterburgo en 1915.  En 1915-1916 Puni, kune kun alia suprematismaj artistoj, laboris ĉe la Verbovka Vilaĝo Folklora Centro. En 1919, li instruis ĉe la Vitebsk Arta Lernejo kies tiama estro estis Marc Chagall.

Puni kaj lia edzino, Kseniya Boguslavskaya, elmigris el Rusio en 1919, unue al Finnlando, kaj poste en 1920 al Berlino, kie la unua ekspozicio tute konsistanta de liaj verkoj estis okazigita ĉe la galerio der Sturm. En Berlino, Puni laboris ankaŭ kiel desegnisto de teatraj kostumoj kaj scenejoj. Puni kaj Boguslavskaya translokiĝis al Parizo en 1924, kie lia stilo ŝanĝis al varianto de Impresionismo.

En Francio, li subskribis siajn verkojn kun la nomo Jean Pougny por distancigi sian novan artan praktikon de la antaŭa realigita en Rusio. En 1946, Puni/Pougny fariĝis franca civitano. Li mortis en Parizo en 1956.