Ivonka Survila
Ivonka SURVILA (beloruse Івонка Сурвіла, naskiĝinta la 11an de aprilo 1936 en Stoŭbcy, Pollando - nun en la Minska regiono de Belorusio) estas prezidantino de Belorusa Popola Respubliko (BNR) en ĝia ekzila registaro.
Ivonka Survila | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Івонка Сурвіла | |||||
Naskonomo | Iwonka Szymaniec | ||||
Naskiĝo | 11-an de aprilo 1936 (88-jaraĝa) en Stolbtsy, Dua Pola Respubliko | ||||
Lingvoj | angla • franca • belorusa • pola • hispana • dana vd | ||||
Loĝloko | Otavo • Madrido • Parizo • Danio • Belorusio vd | ||||
Ŝtataneco | Kanado vd | ||||
Alma mater | Literatura fakultato de Parizo Nacia Altlernejo de Belartoj vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Uladzimir Shymaniets (en) vd | ||||
Edz(in)o | Janka Survilla (en) vd | ||||
Infanoj | Maria Paula Survilla (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto literatursciencisto filologo pentristo man of letters (en) vd | ||||
Laborkampo | Literaturscienco, pentrado kaj politiko vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiŜi naskiĝis en la regiono de Navahrudak kiel Iwonka Szymaniec. Ŝi edukiĝis en Francio: studis arton en Parizo kaj diplomiĝis en Sorbono je moderna lingvistiko. En 1959 ŝi edziniĝis al belorusa elmigra aganto kaj kun li transloĝiĝis al Madrido, kie estis ĵurnalistino kaj instruistino de la franca. En 1969 ŝi elmigris al Kanado kie laboris kiel tradukistino ĝis sia emeritiĝo en 1996.
Kune kun la edzo, Janek Survila, ŝi aktive agadis en la belorusa elmigra komunumo. En 1974 ŝi estis elektita prezidanto de Belorusa Instituto de Scienco kaj Kulturo en Otavo kaj restis en la posteno ĝis 1984. Post la akcidento en Ĉernobilo ŝi engaĝiĝis en helpon al la viktimoj. Gesinjoroj Survila establis Kanadan Fonduson de Helpo al Viktimoj de Ĉernobilo en Belorusio (CRFCVB), sendadis kuracilojn kaj invitadis belorusajn infanojn al ferioj en Kanado.
En 1997 ŝi estis elektita prezidantino de la Konsilantaro de Belorusa Popola Respubliko en Ekzilo, kiu estas daŭrigo de la Belorusa Popola Respubliko el la jaro 1918. En aprilo 2010 ŝi estis reelektita al la posteno[1].
Piednotoj
redakti- ↑ Івонка Сурвіла пераабраная старшынёй Рады БНР[rompita ligilo] nn.by, la 19an de aprilo 2010 (beloruse)
Eksteraj ligiloj
redakti- Biografio de Ivonka Survila (angle) Arkivigite je 2015-09-24 per la retarkivo Wayback Machine