János B. Nagy [jAnoŝ bE nadj], hungare B. Nagy János, Esperante Johano B. Nagy estis hungara operokantisto (tenoro).

János B. Nagy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1940 (1940-07-09)
en Pocsaj
Morto 22-an de decembro 2007 (2007-12-22) (67-jaraĝa)
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo operkantisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

János B. Nagy naskiĝis la 9-an de julio 1940 en Pocsaj - mortis la 22-an de decembro 2007 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

János B. Nagy frekventis muzikan mezlernejon en Budapeŝto. Li komencis sian kantistan karieron en koruso en 1963. Inter 1967-1971 li aliĝis al fama dancista trupo, kie li same kantis. Li debutis en Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1971. Ekde 1980 li apartenis ankaŭ al operejo de Duisburg-Düsseldorf, krome li gastroladis en gravaj operejoj de Eŭropo. Li kantis ankaŭ oratoriojn. Li ricevis premion Kossuth en 2007, krome ankaŭ aliajn premiojn.

Lia repertuaro (elekto)

redakti

Fontoj

redakti