János Bobula
János Bobula [jAnoŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Bobula János estis hungara arkitekto. Lia nobelaj antaŭnomoj estis kispiaskai, nagypiaskai kaj zagajowi, lia patro estis Ján Nepomuk Bobula (slovakia hungaro).
János Bobula | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | la 24-an de februaro 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario) |
Morto | 5-an de majo 1922 en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét |
Ŝtataneco | Hungario |
Memorigilo | |
Familio | |
Patro | Ján Nepomuk Bobula |
Frat(in)o | Titus de Bobula |
Infano | Ida Bobula |
Okupo | |
Okupo | arkitekto |
János Bobula[1] naskiĝis la 24-an de februaro 1871 en Pest (urbo) (Hungara reĝlando, Aŭstrio-Hungario), li mortis la 5-an de majo 1922 en Budapeŝto.
Biografio redakti
János Bobula maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo, kie liaj samklasanoj estis Kálmán Kandó, István Ráth-Végh kaj Rusztem Vámbéry. Li akiris arkitekturan diplomon en Reĝa Teknikuniversitato József en 1893. Post siaj studoj li studvojaĝis al Britio kaj Usono. Hejmenveninta en 1895 li malfermis arkitekturan atelieron en Budapeŝto. Li specialiĝis pri preĝejoj, hospitaloj kaj kasteloj. Li partoprenis en fondo de asocio de hungaraj arkitektoj kaj li redaktis arkitekturan revuon. Li havis edzinon, kiu naskis filinon.
Elektitaj planitaj konstruaĵoj redakti
- urbodomo de Munkács (1901, lia ĉefverko)
- grek-katolika Preĝejo Egido de Dionaskanto (Debrecen) (1910)
- hospitaloj en Nyíregyháza, Esztergom (1901), Szabadka
- luterana gimnazio en Nyíregyháza (1887)
Memorigiloj redakti
- memortabulo en Nyíregyháza