István Ráth-Végh

István Ráth-Végh ([iŝtvAn rAt-vEg]), laŭ la hungara vortordo Ráth-Végh István (naskiĝis la 11-an de novembro 1870 en Budapeŝto, mortis la 18-an de decembro 1959 samloke) estis hungara juristo kaj verkisto. Li estis filo de Károly Ráth (entreprenisto), lia edzino estis Mária Zipernovszky.

István Ráth-Végh
Persona informo
Naskonomo István Ráth
Naskiĝo 23-an de novembro 1870 (1870-11-23)
en Budapeŝto
Morto 18-an de decembro 1959 (1959-12-18) (89-jara)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto [#]
Etno hungaro
Lingvoj hungara [#]
Ŝtataneco Aŭstrio-Hungario, Hungara Popola Respubliko, Hungara reĝlando, Hungara Popola Respubliko
Alma mater Universitato Eötvös Loránd [#]
Familio
Patro Károly Ráth [#]
Edz(in)o Mária Zipernovszky
Profesio
Okupo juristo, verkisto
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Li estas plej konata per siaj kolektoj de kuriozaĵoj («Historio de la homa stulteco» kaj aliaj).

Inter la ceteraj verkoj de Ráth-Végh estas la rakonto «Hungara Diogeno el Parizo» priskribanta la sorton de David Mentelli.

BiografioRedakti

István Ráth-Végh frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris juran diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto. Ekde 1913 li estis juĝisto pri infanoj (malplenkreskuloj). Inter 1921 kaj 1934 li estis advokato. Komence li kompilis jurajn tekstojn, poste li verkis novelojn, eĉ romanojn. En tiuj verkoj li kolektis strangaĵojn, humuraĵojn, interesaĵojn el la paseo.

Li ricevis nobelecon en 1909. Li edziĝis en 1927.

Elektitaj kontribuojRedakti

  • Magyar kuriózumok (1934)
  • Két évezred babonái (1955)
  • Az emberi butaság (1961)
  • Tarka históriák (1964)

En Esperanto aperisRedakti

  • Patromurdo en la nigra muelejo - romaneca priskribo de murdo

Eksteraj ligilojRedakti