József Herman

hungara lingvisto

József Herman [jOĵef], laŭ hungarlingve kutima nomordo Herman József estis hungara lingvisto, profesoro, membro (korespondanta en 1982, ordinara en 1987) de Hungara Scienca Akademio.

József Herman
Persona informo
Naskiĝo 18-an de aŭgusto 1924 (1924-08-18)
en Budapeŝto
Morto 9-an de oktobro 2005 (2005-10-09) (81-jaraĝa)
en Telki
Lingvoj hungarafrancalatina
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Marianne Bakró-Nagy
Okupo
Okupo romanisto • universitata instruisto • latinisto
vdr

József Herman [1] naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1924 en Budapeŝto. Li mortis la 9-an de oktobro 2005 en Telki.

Biografio redakti

József Herman abiturientis en 1942. Li plulernis en universitato de Budapeŝto inter 1946-1949 kaj ankaŭ en Parizo. En 1950 li eklaboris en akademia instituto, sed en la sekva jaro li ekinstruis en altlernejo. Inter 1952-1955 li estis katedrestro, en Universitato Eötvös Loránd li estis vicdekano 2 studjarojn, poste dekano 4 jarojn. Li atingis la sciencan gradon PhD en 1959, li doktoriĝis en 1969 antaŭ la akademio. Li estis gastoprofesoro en universitatoj en Parizo, Vieno, Göttingen. Li dufoje edziĝis, 2 filoj venis el la unua geedziĝo. Li okupiĝis precipe pri origino de la franca lingvo. Li redaktis jardekon fakrevuon Acta Linguistica . Li ricevis 2 hungarajn kaj francan premiojn inter 1964-2004.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Les changements analogiques. Essai sur le problème du dévelopement de la structure grammaticale. (1951)
  • Az alak és a jelentés kapcsolatának kérdéséhez (1963)
  • A francia nyelv története. A latin nyelvtől az újlatin nyelvekig. (Historio de la franca lingvo. De la latina ĝis la novlatinaj lingvoj.), (1966)
  • Afáziakutatás és nyelvelmélet (1970)
  • Nyelvtörténet és történelem (Lingva kono kaj historio), (1983)
  • L’état actuel des recherches sur le latin vulgaire et tardif (1995)
  • Vulgáris latin. Az újlatin nyelvek kialakulásának útja (2003)

Memorigiloj redakti

  • premio "Herman József" fondita en 2010

Fontoj redakti