József Török (pastro)

József Török [jOĵef torok], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Török József György estis hungara katolika pastro, altlerneja instruisto, membro de Malta Ordeno.

József Török
József Török en 2015
József Török en 2015
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1946 (1946-08-30)
en Makó
Morto 24-an de januaro 2020 (2020-01-24) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater József Attila Grammar School
Okupo
Okupo teologo • pastro • historiisto de kristanismo • vortaristo
vdr

József Török[1] naskiĝis la 30-an de aŭgusto 1946 en Makó, li mortis la 24-an de januaro 2020 en Budapeŝto.

Biografio redakti

József Török maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1965, poste li estis laboristo. Li studis en la Katolika Teologia Akademio inter 1970-1976. Li pastriĝis en 1975 en Székesfehérvár, en la sekva jaro li akiris diplomon. Li estis pastro en Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Csepel) (1975–1978), poste helpe de stipendio li plustudis 2 jarojn en Sorbonne kaj aliaj francaj universitatoj, fine li doktoriĝis en 1980. Hejmnenveninta li instruis en la Teologia Akademio (titulara eksterordinara instruisto (1980-1983), publika eksterordinara instruisto (1983-1987), publika ordinara instruisto (1987-)). Li estis dekano inter től 1990–1992. Li instruis ankaŭ en Muzikarta Universitato Ferenc Liszt inter 1990 kaj 2020. Li pensiuliĝis en 2017. Li ricevis 3 premiojn inter 1994-2001, en 1998 li ricevis la eklezian titolon prelato.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A magyar pálosrend liturgiájának forrásai, kialakulása és főbb sajátosságai. 1225–1600 (1977)
  • Szent István tisztelete (1988, kunredaktoro)
  • Szerzetes- és lovagrendek Magyarországon (1990)
  • Egyetemes Egyháztörténelem. I–II. (1999)
  • A Veszprémi Főegyházmegye kincsei (2007)
  • A mise liturgiája és annak története (2013)

Fontoj redakti

Referencoj redakti