Preĝejo Naskiĝo de Maria (Csepel)

Preĝejo de Naskiĝo de Maria estas romkatolika preĝejo en Hungario, en urbo Budapeŝto, en Csepel (distrikto), en la ĉefplaco.

Ĉefparoĥa preĝejo de
Naskiĝo de Maria
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Csepel
Preĝejo de Naskiĝo de Maria en Csepel
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto (Csepel (distrikto))
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
Konsekrinto Imre Farkas
Statuso ĉefparoĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Alto 30 m (turo)
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Vilaĝo Csepel estis loĝata jam dum la mezepoko kaj oni konjektas, ke jam tiam ĝi havis kirkon. La unua pruvita preĝejo estis konstruita en 1740. En 1838 la inundo forviŝis la vilaĝon, tial la pli nova vilaĝo trovis novan lokon iomete for de la Danubo. La nun videbla preĝejo estis konstruita en 1862, sed diversaj aĵoj venis el la malnova preĝejo. En 1918 oni pentris novajn bildojn. Dum la 2-a mondmilito bombo trafis la konstruaĵon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1947. En 1956 pafoj atingis la preĝejon. En 1970 ekstere oni renovigis la preĝejon kaj en 1983 oni alkonstruis ĉambrojn. Post 5 jaroj la tuta interna parto renoviĝis.

Konstruaĵo redakti

La konstruaĵo situas en mezo de placo en granda parko. Ĝi havas unusolan turon en mezo de la fasado. Interne la plej gravaj lignaj skulptaĵoj prezentas Koron de Jesuo, Sanktan Jozefon kaj Dipatrinon. Interne ĉe la ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Marian, kiel knabinon.

Kermeso okazas en la 8-an de septembro aŭ en la proksima dimanĉo.

Fontoj redakti