James BRUCE (n. 14-an de decembro 1730 en Kinnaird - m. 27-an de aprilo 1794) estis brita esploristo kaj geografisto.

James Bruce
Persona informo
Naskiĝo 14-an de decembro 1730 (1730-12-14)
en Stirling
Morto 27-an de aprilo 1794 (1794-04-27) (63-jaraĝa)
en Stirling
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda Britio vd
Alma mater Universitato de EdinburgoLernejo Harrow vd
Familio
Edz(in)o Mary Dundas vd
Profesio
Okupo esploristo • arkeologobotanikistoastronomo vd
Laborkampo plantoscienco vd
Aktiva en Edinburgo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li unue vojaĝis al Eŭropo (Hispanio, Portugalio). En 1763, James Bruce fariĝis konsulo en Alĝero, kaj profitis el tio por traesplori nordan Afrikon. Li alvenis en 1768 al Abisinio (hodiaŭ Etiopio) kaj eĉ atingis en 1770 la fonton de la blua Nilo. Li revenis al Britio en 1774, kie oni kredis, ke li estis jam de longe mortinta. Li publikigis en 1790 vojaĝrakonton titolitan Travels to Discover the Source of the Nile (Vojaĝoj por Malkovri la Fonton de la Nilo).

Pro lia fama vantemo, kaj pro la nekredeblaj rilatitaj aventuroj, la libron oni legis tre skeptike. Ĝi cetere inspiris multajn satiraĵojn. James Bruce tamen grandege kontribuis al la disvolviĝo de geografio en la 19-a jarcento : li malkovris multajn informojn pri la geografio de Abisinio, kvankam li ne malkovris la veran fonton de la Nilo.

Li revenis al Eŭropo kun multaj afrikaj specimenoj, kiujn Georges-Louis Leclerc de Buffon uzis por verki sia Histoire naturelle.