Jane SAVAGE (1752/1753 - 1824) estis angla klavarludanto kaj komponistino kiu floris en la Anglio de la malfrua 18-a jarcento.

Jane Savage
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1752 (1752-01-01)
Morto 1-an de januaro 1824 (1824-01-01) (72-jaraĝa)
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo komponisto
vdr

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 104 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1]

Ŝi estis la filino de la eminenta Londona muzikisto kaj komponisto William Savage (ĉ. 1720–1789) kaj lia edzino Mary Bolta Savage. Malmulto estas konata pri ŝia vivo. Ŝi kreskis en familio de muzikistoj, do verŝajne ŝi familiariĝis kun la tiutempa muzikpraktiko. Probable ŝi studis muzikon, inkluzive komponadon kun sia patro, konata instruisto pri kantado kaj "muzikoscienco" (muzika teorio kaj komponado); eble ŝi havis ankaŭ la ŝancon prezentiĝi en publiko de frua aĝo.

Jane Savage virtuoze ludis klavicenon, pianon kaj orgenon, kaj estis kompetenta komponistino ĉefe de voĉaj kaj klavarverkoj. Ŝia muziko estas ekzemplo de la “galanta stilo” tre populara ŝiatempe. Konsiderante la popularecon de ŝia muziko dum ŝia vivo, estas verŝajne ke ŝi komponis pli da verkoj kiuj ne pluvivis [2]. La plej granda parto de ŝia muziko estis publikigita en Londono en la periodo inter 1780 kaj 1789 [3]. Ŝiaj neeldonitaj pecoj estis ĉefe perditaj kaj ekzistas neniu moderna eldono de ŝiaj konataj komponaĵoj [4].

Nur en 2020 estis eltrovita kaj publikigita de la Muzika Societo de la Eklezio (Church Music Society) la versio de Jane Savage de la konata “Himno por Kristnasko”. Tiu verko estis komponita kaj publikigita en kolekto ĉirkaŭ 1785 sub la titolo “La Himnoj kaj Psalmoj Uzitaj en la Azilo aŭ Domo de Rifuĝo por Orfigitaj Virinoj” (The Hymns and Psalms Used in the Asylum or House of Refuge for Orphaned Women) en Londono. Tiu himno kun la teksto “Dum paŝtistoj observis siajn gregojn dum la nokto” por knabinaj voĉoj unisone kaj orgeno, estas la plej frua konata ekzemplo de Eklezia himno en Anglio skribita de virina komponisto [4].

Rachel Webber, kiu malkovris la himnon en la ciferecaj arkivoj de la Brita Biblioteko dum siaj studoj por magistriĝo en muzikologio en York University, esploris la muzikajn ŝancojn por knabinoj en bonfaraj orfejoj en la Londono de la dekoka jarcento.

Webber publikigis modernan eldonon de la Himno kaj skribis: “La voĉoj estas dividitaj en koruso, duonĥoro kaj solludaj sekcioj akompanitaj per orgeno en tipa Kartvela Stilo (Georgian Style). La peco ankaŭ havas mallongajn orgenajn solojn ĉe la fino de sekcioj kiujn ŝi nomis "simfonioj". Tiu himno oni asertas esti la unua publikigita komponaĵo de virino por la Eklezio de Anglio. La teksto estis publikigita en la aldono al la New Version of David's Psalms (1700) publikigita de Nahum Tate kaj Brady, kaj estis la unua himno rajtigita por uzo en la anglikana eklezio”.

La pluvivaj verkoj de Jane Savage konsistas el ok titoloj: la Himno kaj sep verkoj, aro da klavarsonatoj publikigitaj en Londono. Tiuj publikaĵoj indikas ke ŝi vendis sian muzikon kaj verŝajne havis studentojn. Sur la titolpaĝo de Six Easy Lessons for Harpsichord or Pianoforte...(1783) ŝi estas identigita kiel "Orgenisto de la Azilo".

En 1793, post la morto de siaj gepatroj, Jane Savage geedziĝis kun la komercisto R. Rolleston. Estas neklare ĉu ŝi daŭrigis siajn muzikajn agadojn post la geedziĝo, almenaŭ ŝi ne publikigis muzikon sub sia edziĝinta nomo.

Verkoj redakti

Elektitaj verkaĵoj inkluzivas:

  • Six Sonatas for Harpsichord or Piano (Ses Sonatoj por Harpsichord aŭ Piano, 1783)
  • Six Rondos for the Harpsichord or Pianoforte, Opus 3 (Ses rondoj por la harpsichord aŭ pianoforte, Opus 3, 1786)
  • Strephan and Flavia, A Favourite Cantata (voice and keyboard instrument) (Strephan kaj Flavia, preferata kantata voĉo (kaj klavara instrumento)) (1786)
  • A Favourite Duet (keyboard) (Preferata dueta (klavaro) (1789))
  • Two Duets for Voices (Du duetoj por voĉoj, 1789))
  • God Save the King, adapted as a Double Lesson (keyboard) (Dio savu la Reĝon, adaptita kiel duobla leciono (klavaro), 1789))

Referencoj redakti

  1. Esperanta retradio "Virinoj en muziko #104"
  2. Henry George Farmer, “A Forgotten Composer of Anthems: William Savage (1720–89),” Music and Letters 17, no. 3 (July 1936): 195.
  3. McCalman, Iain. (2001) An Oxford companion to the Romantic Age: British culture, 1776–1832.
  4. 4,0 4,1 Erica Jeal (15a de Decembro 2020), "Earliest known Church of England hymn by female composer found", The Guardian, https://www.theguardian.com/music/2020/dec/15/earliest-known-c-of-e-hymn-by-female-composer-jane-savage-1785, retrieved 15a de Decembro 2020 

Eksteraj ligoj redakti