Javier Milei

argentina ekonomikisto kaj politikisto

Javier Gerardo MILEI (naskiĝis la 22-an de oktobro 1970, Bonaero, Argentino) estas argentina ekonomikisto, verkisto, radiodissendisto, oratoro kaj politikisto. Li estas la nuna prezidanto de Argentino ekde la 10-an de decembro 2023[1]. Li estas priskribita kiel dekstrula ekstremisto.[2][3][4][5][6][7][8] Milei famiĝis post siaj oftaj aperoj en televido en kiu li forte kritikis la registarojn de Cristina Fernández de Kirchner, Alberto Fernandez kaj iagrade Mauricio Macri.

Javier Milei
Persona informo
Javier Gerardo Milei
Naskonomo Javier Gerardo Milei
Naskiĝo 22-an de oktobro 1970 (1970-10-22) (53-jaraĝa)
en Bonaero
Religio katolikismo vd
Etno Croats in Argentina vd
Lingvoj hispana vd
Loĝloko Bonaero vd
Ŝtataneco Argentino vd
Alma mater IDES • Universitato de BelgranoUniversitato Torcuato di TellaQ124750910 vd
Partio Liberty Advances • Avanza Libertad • Argentina Liberecana Partio vd
Subskribo Javier Milei
Familio
Gefratoj Karina Milei vd
Amkunulo Karina Milei • Fátima Flórez • Lilia Lemoine vd
Parencoj Rodrigo Lussich vd
Profesio
Okupo ekonomikistoverkistoinstruistoprezentisto • radio-prezentisto • politikisto • publikigisto • ŝtata funkciulo • futbalisto vd
Aktiva en Bonaero vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Milei kreis la koalicion La Libertad Avanza (Libereco movas antaŭen) kaj kampanjanta sub la slogano "Mi ne venis ĉi tien gvidi ŝafidojn sed veki leonojn". Ekde la fino de 2021, li estas membro de la Ĉambro de Deputitoj de Argentino nome de la grandurbo Bonaero. Milei estis kandidato por la 2023 argentina prezidenta balotado, kun Viktorio Villarruel kiel lia vico [9][10].

Vivo redakti

Milei naskiĝis la 22-an de oktobro 1970 en Bonaero en familio de itala origino. Lia patro estis busŝoforo. Milei atestas ke 11-jaraĝa li decidis studi ekonomikon, sekve de la inflaciego kaŭzitan de la politikoj de la Ministro de Ekonomio, José Alfredo Martínez de Hos. En la malfruaj 1980-aj jaroj li funkciis kiel golulo en Chakrita Juniors adoleskulteamoj [11].

Milei havas bakalaŭron en ekonomiko de la Universitato de Belgrano same kiel du magistrecojn en ekonomiko de la Universitato de Torquato di Tella. Li laboris kiel ekonomikisto en pluraj privataj kompanioj, inkluzive de HSBC [12].

Li postenis kiel profesoro pri makroekonomiko, kreskekonomiko, mikroekonomiko kaj ekonomimatematiko en pluraj universitatoj en Argentino kaj eksterlande. Krome, Milei havas radioprogramon nomitan Demoliendo mitos kiun li regule dissendas.

Li estas en laboraj rilatoj kun la argentina magnato Eduardo Eurnekián.

Opinioj redakti

Li estas adepto de la eksa brazila prezidanto Jair Bolsonaro kaj la eksa usona prezidanto Donald Trump [13]. Li estas ankaŭ proksima al la hispana konservativa partio Vox [14] kaj la eksa konservativa chilean prezidenta kandidato José Antonio Kast [15].

Milei difinas sin kiel minarkiiston kaj kiel dinamikan anarki-kapitaliston [16][17]. Li preferas la aŭstran skolon, sed estis kritikita post kiam li faris metodikan uzon de matematiko, kontraŭe al la opinio de la skolo.

Milei oponas abortigon eĉ en seksperfortaj kazoj. Kiam demandita de ĵurnalisto pri abortiga kazo post la seksperforto de 10-jarĝa knabino, Milei deklaris ke abortigo en tiaj cirkonstancoj estas murdo [18].

Li kondamnas la "politikan "kaston", kiu li asertis konsisti el "senutilaj, parazitaj politikistoj kiuj neniam laboris." [19]. Interalie, Milei postulas la fermon de la centra banko de Argentino [20].

Milei estas kredanto en la dekstremega konspira teorio de kultura marksismo. Pri tutmonda varmiĝo, Milei neas ties ekziston, dirante, ke ĝi estas inventaĵo de kultura marksismo. Milei ankaŭ rilatas kulturan marksismon kun la Ministerio de Virinoj kaj diras, ke se li estos elektita prezidanton li fermos tiun ministerion. Li ankaŭ menciis kulturan marksismon por propagandi kontraŭ la GLAT movado [21][22][23].

Verkaro [24] redakti

  • Lecturas de Economía en tiempos de Kirchnerismo (eo: Ekonomiaj Legadoj en tempoj de Kirchnerismo, 2014), (ISBN 9789873773006)
  • Política Económica Contrarreloj (eo: Ekonomia Politiko Kontraŭ la Horloĝo, 2014), (ISBN 9789874513328)
  • El retorno al sendero de la Decadencia Argentina (eo: La reveno al la vojo de argentina dekadenco, 2015), (ISBN 9789873677182)
  • Maquinita, Infleta y Devaluta (eo: Mona printilo, inflacio kaj devaluto, 2016), kun Diego Giacomini. (ISBN 9789873677441)ISBN 9789873677441
  • Otra vez sopa: maquinita, infleta y devaluta: ensayos de economía monetaria para el caso argentino (eo: Supo denove: mona printilo, inflacio kaj devaluto: monaj ekonomiaj eseoj por la argentina kazo, 2017), kun Diego Giacomini. (ISBN 9789876278140)ISBN 9789876278140
  • Desenmascarando la mentira Keynesiana. Keynes, Friedman y el triunfo de la Escuela Austriaca. (eo: malmaskigo de la Kejnsa mensogo. Keynes, Friedman kaj la triumfo de la aŭstra skolo. 2018), (ISBN 9788472097278)
  • Libertad, libertad, libertad. (eo: Libereco, Libereco, Libereco, 2019), kun Diego Giacomini. (ISBN 9789505567393)ISBN 9789505567393
  • Pandenomics. La economía que viene en tiempos de megarrecesión, inflación y crisis global. (eo: Pandenomiko: La venanta ekonomio en tempoj de giganta regreso, inflacio kaj tutmonda krizo, 2020) (ISBN 9789505567799)
  • El camino del libertario. (eo: La vojo de libervolisto, 2022) [25] (ISBN 9789504974567)

Elektitaj akademiaj artikoloj redakti

  • (2004) 'Real Exchange Rate Targeting. ¿Trilema Monetario o Control de Capitales? La Política Fiscal', Revista de Economía y Estadística, Universidad Nacional de Córdoba, Facultad de Ciencias Económicas, Instituto de Economía y Finanzas, vol. 0(2), pp. 63–87, January.
  • (2014) 'De los picapiedras a los supersónicos: Maravillas del progreso tecnológico con convergencia', Revista Actualidad Económica, Universidad Nacional de Córdoba, Facultad de Ciencias Económicas, Instituto de Economía y Finanzas, vol. 0(83), pp. 5–18.
  • (2017) 'Ensayos Monetarios para Economías Abiertas: El Caso Argentino' (kun Diego Giacomini), Revista Actualidad Económica, Universidad Nacional de Córdoba, Facultad de Ciencias Económicas, Instituto de Economía y Finanzas, vol. 0(91), pp. 5–24.
Antaŭe:Prezidanto de ArgentinoPoste: 
Alberto Ángel Fernández2023 - nuna

Referencoj redakti

  1. https://www.bbc.com/mundo/articles/cg3p3p0n3j9o
  2. https://amp.elmundo.es/internacional/2023/05/24/646cbc6afdddff70758b45bd.html
  3. https://www.abc.es/internacional/javier-milei-populista-extrema-derecha-llama-puertas-20230609120657-vi.html
  4. https://www.eldiarioar.com/mundo/ultraderecha-arma-nuevas-alianzas-crecer-america-latina_130_8493638.html
  5. https://www.minutouno.com/politica/milei/dura-interna-la-ultraderecha-es-una-basura-un-ladron-y-esta-mal-la-cabeza-n5747040
  6. https://www.tiempoar.com.ar/politica/milei-y-el-auge-global-de-la-extrema-derecha/
  7. https://canalabierto.com.ar/2021/11/17/los-discursos-de-milei-y-espert-son-de-una-cierta-memoria-de-la-dictadura/
  8. https://www.perfil.com/noticias/amp/modo-fontevecchia/carlos-quenan-entre-le-pen-y-milei-hay-una-similitudes-modof.phtml
  9. . Javier Milei decidió que será candidato a presidente: qué tiene, cuánto mide y a quiénes quiere sumar (hispane) (2022-04-11). Alirita 2022-04-12.
  10. Javier Milei confirmó que Victoria Villarruel será su compañera de fórmula: “Trabajamos muy bien” (hispane). Infobae (May 15, 2023). Alirita 16a de Majo, 2023.
  11. Curiosidades: un gran economista fue arquero de Chaca en la década del 80: Javier Milei" Arkivigite je 2020-08-07 per la retarkivo Wayback Machine, Aqui Chacarita, Alirita la 18an de Februaro 2018
  12. Javier Gerardo Milei, World Economic Forum, Retrieved 17 February 2018
  13. La entrevista de Javier Milei a la prensa de Brasil: “Mi alineamiento con Bolsonaro y Trump es casi natural” (es-AR) (September 29, 2021).
  14. Javier Milei refuerza su perfil internacional: fue la estrella invitada en un encuentro de la ultraderecha española (es-AR) (11a de Oktobro, 2021).
  15. Elecciones en Chile: Javier Milei felicitó a José Antonio Kast por "alejar al socialismo empobrecedor" (es-AR) (22a de Novembro, 2021).
  16. "¿Quién le teme a Javier Milei?", Forbes, 8a de Junio, 2022.
  17. Congressman Milei, the lesser evil for Argentina's elections next year (angle). Alirita 2022-12-21.
  18. Milei niega el aborto incluso a una niña de 10 años violada: "El asesinato nunca puede estar justificado" (es-AR) (30a de Septembro, 2021).
  19. "Javier Milei, l'ultralibéral qui joue les trublions de la politique argentine", 13a de Oktobro 2021.
  20. El retiro de Bernanke y el futuro de los emergentes (es-ES). Alirita 2021-12-23.
  21. Javier Milei sobre el calentamiento global: «es otra de las mentiras del socialismo» (es-AR) (9a de Aŭgusto, 2021).
  22. Milei insiste con su posición sobre el cambio climático: "Es una mentira" (es-AR) (14a de Oktobro, 2021).
  23. Con una polémica frase, Javier Milei prometió cerrar el Ministerio de la Mujer si es presidente (es-AR) (14a de Majo, 2022).
  24. Perfil de Javier Milei, El Cronista, Alirita la 15an de Februaro 2018
  25. Facundo Chavez (March 4, 2022) Javier Milei presentó “El camino del libertario” y aseguró: “Es el libro de un candidato a presidente” (hispane). Infobae. Alirita May 5, 2023.

Eksteraj ligiloj redakti