Jenő Sólyom (fizikisto)

Jenő Sólyom [ŝOjom], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sólyom Jenő estas hungara fizikisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1993).

Jenő Sólyom
Jenő Sólyom en 2013
Jenő Sólyom en 2013
Persona informo
Naskiĝo 27-an de novembro 1940 (1940-11-27) (83-jaraĝa)
en Kluĵo
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Jenő Sólyom [1] naskiĝis la 27-an de novembro 1940 en Kolozsvár (tiam en Hungario, nun Cluj en Rumanio).

Biografio redakti

Jenő Sólyom frekventis universitaton en Budapeŝto inter 1959-1964. Post la diplomo li eklaboris en fizika esplora instituto. En 1992 li ekinstruis en Universitato de Budapeŝto kiel profesoro. Li estis gastoesploristo aŭ profesoro ekzemple en Moskvo, Grenoble, Lausanne. Li doktoriĝis en 1978 antaŭ la akademio. Li havas oficon ankaŭ en la luterana eklezio. Li okupiĝas precipe pri solid-stata fiziko. Li havas edzinon, kiu naskis 3 filinojn. Li ricevis 4 premiojn inter 1968-2011.

Verkaro (elekto) redakti

  • Skálázás és multiplikatív renormálás alkalmazása a szilárdtestfizikában (1977)
  • Egydimenziós rendszerek a szilárdtestfizikában (1988)
  • Térelméleti és statisztikus fizikai módszerek az erősen korrelált elektronrendszerek vizsgálatában (1994)
  • A modern szilárdtestfizika alapjai I–III. (2002-2003)

Fontoj redakti