Joan Blondell

usona aktoro

Joan BLONDELL (denaske Rose Joan Bluestein; 30a de Aŭgusto, 1906 – 25a de Decembro, 1979) estis usona aktorino[1] kiu aperis en kino kaj televido dum 50 jaroj.

Joan Blondell
Persona informo
Naskiĝo 30-an de aŭgusto 1906 (1906-08-30)
en Manhatano, Nov-Jorkio
Morto 25-an de decembro 1979 (1979-12-25) (73-jaraĝa)
en Santa Monica
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per leŭkemio vd
Tombo Forest Lawn Memorial Park vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Universitato de Norda Teksaso • Professional Children's School • Santa Monica High School vd
Partio Kalifornia Respublikana Partio vd
Familio
Patro Levi Bluestein vd
Patrino Kathryn Caine vd
Gefratoj Gloria Blondell vd
Edz(in)o George Barnes • Dick Powell • Mike Todd vd
Infanoj Norman Powell • Ellen Powell vd
Profesio
Okupo aktoro • partoprenanto de belec-konkurso • modelo • teatra aktoro • filmaktoro vd
Aktiva dum 1927–1979 vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Blondell ekkarieris en vodevilo. Venkinte en beleckonkurso, ŝi eniris en kinkariero, establante sin kiel antaŭkoda figuro de Warner Bros. Ŝi aperis en amuzaj, seksallogaj roloj, aperante en pli ol 100 produktaĵojn de kino kaj televido. Ŝi estis plej aktiva en kino dum la 1930-aj kaj komenco de la 1940-aj jaroj, kaj en tiu epoko ŝi kunaktoris kun Glenda Farrell, kolego kaj amikino, en naŭ filmoj. Blondell plue aktoris en kino kaj televido dum la cetero de sia vivo, ofte en mallgravaj, duarangaj, helpaj roloj. Ŝi estis nomumita por Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Helpaktorino pro sia ludado en The Blue Veil (1951).

Preskaŭ ĉe la fino de sia vivo, Blondell estis nomumita por Ora Globo al la Plej Bonkvalita Helpaktorino pro sia ludado en Opening Night (1977). Ŝi aperis en du pliaj filmoj, nome la sukcesa biletvendanto muzika filmo Grease (1978) kaj la filmo de Franco Zeffirelli nome The Champ (1979), kiu esis publikigita nur ĝuste antaŭ ŝia morto pro leŭkemio. Ŝi estis aperinta en ĉirkaŭ cento da filmoj, plus en dek ses televidprogramoj.

Vidu ankaŭ redakti

Fotaro redakti

Notoj redakti

  1. Obituary Variety, 26a de Decembro, 1979.

Bibliografio redakti

  • Oderman, Stuart. Talking to the Piano Player. BearManor Media, 2009. ISBN 1-59393-320-7
  • Grabman, Sandra. Plain Beautiful: The Life of Peggy Ann Garner. BearManor Media, 2005. ISBN 1-59393-017-8