Joanna Mantel-Niećko

Joanna Mantel-Niećko (1933, 2009) estis pola orientalistino, lingvistino, kulturologo, profesoro de homa scienco, spertulino pri Etiopio, aktivulino de opozicio en Pola Popola Respubliko

Joanna Mantel-Niećko
Persona informo
Naskiĝo 14-an de aŭgusto 1933 (1933-08-14)
en Varsovio
Morto 28-an de oktobro 2009 (2009-10-28) (76-jaraĝa)
en Varsovio
Tombo Tombejo Powązki en Varsovio
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Universitato de Varsovio
Okupo
Okupo orientalisto • filologo • Africanist
vdr

Vivo redakti

Ŝi finis en 1956 studojn en Orientalistika Instituto de Varsovia Universitato. En 1966 akiris sciencan gradon de doktoro, habilitiĝis en 1966. Profesie ligita kun la instituto, kie laboris (atingante postenon de ordinara profesoro) en la jaroj 1956–1996, t.e. ĝis transiro al emeritiĝo. En 1993, ŝi ricevis titolon de profesoro pri homa scienco. En 1977 organizis kaj ĝis 1988 gvidis Fakon de Lingvoj kaj Kulturoj de Afriko en Orientalistika Instituto. De oktobro 1981 ĝis februaro 1982 plenumis funkcion de dekano ĉe Neofilologia Fakultato.

En 1990 kunkreis Polan Afrikistikan Societon, plenumis funkcion de ĝia vicprezidanto.

Joanna Mantel-Niećko estis entombigita en Tombejo Powązki en Varsovio.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Praktyczna nauk języka amharskiego (Praktika lernado de amhara lingvo (kunautorino), 1969
  • Historia Etiopii (Historio de Etiopio), Ossolineum (kune kun Andrzej Bartnicki), Vroclavo 1971.
  • The role of land tenure in the system of Ethiopian imperial government in modern times, Eldonejo de UW, Varsovio 1980.
  • Próba sił: źródła do dziejów Uniwersytetu Warszawskiego po 13 grudnia 1981 (Fortoprovo: fontoj al historio de Varsovia Universitato post la 13-a de decembro 1981, Eldonejo de UW, Warszawa 1981.
  • Róg Afryki – historia i współczesność (Korno de Afriko - historio kaj nuntempo), Trio (scienca redakto kune kun Maciej Ząbek), Trio, Varsovio 1999.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti