Johannes Posselius la Maljuna

germana humanisto, poeto, helenisto, profesoro pri la greka, literaturo kaj rektoro de la Universitato de Rostock

Johannes Posselius (1528-1591) estis germana humanisto, poeto, helenisto, profesoro pri la greka, literaturo kaj rektoro de la Universitato de Rostock. Li estis profesoro de la matematikisto Johannes Praetorius (1537-1616). Li estis meritoplena pro la disvastigo de la greka kulturo kaj ricevis influon de Philipp Melanchthon (1497-1560), kiu rekomendis la uzon de la grekaj lingvo kaj literaturo favore al la ekzegezo de la Nova Testamento. Lia verko "Syntax graeca" (Vitenbergo, 1602) estis tre populara[1].

Johannes Posselius
(1528-1591)
A portrait of Johannes Posselius the Elder (1528-1591). Digital copy of a graphic work in collections of National Library of Poland.
germana humanisto, helenisto kaj
rektoro de la Universitato de Rostock
Persona informo
Naskiĝo 1528
en Parchim,  Germanio
Morto 15-a de aŭgusto 1591
en Rostock,  Germanio
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato de Rostock
Profesio
Okupo universitata instruisto
verkisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Li enmatrikuliĝis en la Universitato de Rostock en la 25-a de majo 1542, kie Arnold Burenius (1485-1566) estis lia profesoro pri la grekaj lingvo kaj literaturo. En 1545 li iĝis kunrektoro en Wismar, kaj en la sekvanta jaro rektoro en Burg auf Fehmarn, Ŝlesvigo-Holstinio. En 1550, Posselius instruis kiel dua profesoro en la Preĝejo de Sankta Maria, en Rostoko, kaj en majo de la sekvanta jaro li ree enmatrikuliĝis en la Universitato de Rostoko, kie, en 1552, li bakalaŭriĝis kaj poste li ricevis sian diplomon pri Majstreco.

En 1553, li iĝis profesoro pri la greka lingvo. En 1566, li estis nomumita rektoro en la universitato, posteno kiun li okupis plurfoje. En 1568, li akompanis David Chyträus (1530-1600)[2] en vojaĝo al Aŭstrio, kaj revene li estis ree elektita rektoro de la Universitato. Pro siaj altaj konoj, li plurfoje estis invitita por instrui en la Latinaj Lernejoj de Bremeno, Lübeck kaj Hamburgo, tamen li malakceptis ĉiujn invitojn.

Selektita verkaro

redakti
  • De Creichgoia, Oratio Davidis Chytraei.(Carmina Et Epistolae De Conivgio, Ad Davidem Chytraevm, Professorem In Academia Rostochiensi: Scriptae à multis ... viris, Anno 1553)
  • De laudibus linguae graecae et Isocratis - 1564
  • Hesiodi ascraei Opera, quae quidem extant, omnia graecè, cum interpretatione latina è regione, vt conferri à graecae linguae studiosis citra negotium possint, adiectis iisdem latino carmine elegantis. versis, et Genealogiae deorum à Pylade brixiano descriptae, libris v - 1564
  • Syntaxis graeca (1565)
  • Epitaphia Clarorvm Et Piorvm Aliqvot Hominvm, Qvi Anno M. D. LXV. Peste in vrbe Rostochio inclementißimè grassante, placidè mortem obierunt: Graecè scripta A IOHANNE POSSELIO. - 1565
  • De Disciplina Honesta In Academiis Conservanda: Oratio habita in Renunciatione noui Rectoris a Iohanne Posselio. die 26. Aprilis - 1567
  • Scripta in Academia Rostochiensi pvblice proposita: ab Anno Christi 1560 vsq[ue] ad Octobrem anni 1563, & inde ad initium anni 1567 : partes duae, cvm indice, Universität Rostock, Johannes Posselius, David Chyträus
  • Evangelia et epistolae - 1572
  • Regvlae Vitae: Versibvs Graecis Redditae Et illustratae - 1576
  • Plutarchi oratio consolatoria ad Apollonium et praecepta coniugalia - 1577
  • Regulae vitae - 1583
  • Olympica Pindars (1586)
  • ... Catechesis Martini Lutheri, purioris doctrinæ euangelij, versibus Græcis reddita a Johanne Posselio - 1589
  • Iohannis Posselii Orationes octo, habitae in publicis congressibus Academiae Rostochiensis ... - 1589
  • Calligraphia oratoria lingvae Graecae, ad proprietatem, elegantiam & copiam ..., 1590
  • Chronicorvm Libelli Qvatvor, Historias Et Descriptio-Nem Avreae, Argenteae, Ahe-Neae, Et Ferreae Aetatvm Continentes, Heroicis carminibus Graecis exarati & conscripti A M. Johanne Latomo Silusiensi, Franco - 1591
  • Galenische Opuscula (1591)
  • Apophthegmata Graecolatina (1595)

Literaturo

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Referencoj

redakti