Siro John Alexander Macdonald, esperante Johano Aleksandro Macdonald, (naskiĝinta la 11-an de januaro 1815 en Glasgovo, Skotlando kaj mortinta la 6-an de junio 1891 en Otavo, Kanado) estis la unua ĉefministro de Kanado. Li estis ĉefministro inter 1867 kaj 1873, kaj inter 1878 kaj sia morto en 1891, kaj konsideriĝas unu el la "Patroj de la Konfederacio" (angle Fathers of Conferderation, france Pères de la Confédération).

John A. Macdonald
Persona informo
John Alexander Macdonald
Naskonomo John Alexander Macdonald
Naskiĝo 11-an de januaro 1815 (1815-01-11)
en Glasgovo
Morto 6-an de junio 1891 (1891-06-06) (76-jaraĝa)
en Otavo
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per apopleksio vd
Tombo Cataraqui Cemetery vd
Religio Presbiterianismo vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Kanado vd
Alma mater Kingston Collegiate and Vocational Institute vd
Partio Liberala-Konservativa Partio • Konservativa Partio de Kanado • Upper Canada Tories • Great Coalition vd
Subskribo John A. Macdonald
Familio
Patro Hugh Macdonald vd
Patrino Helen Shaw vd
Edz(in)o Isabella Macdonald • Agnes Macdonald, 1st Baroness Macdonald of Earnscliffe vd
Infanoj Hugh John Macdonald • Mary Theodora Margaret Macdonald vd
Profesio
Okupo politikistoadvokato vd
Aktiva en Otavo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
John Alexander Macdonald

John A. Macdonald naskiĝis en Skotlando antaŭ ol elmigri kun sia familio en aĝo de 5 jaroj al Kingston (Ontario).

Macdonald havis 3 infanojn: John Alexander Macdonald, Hugh John Macdonald kaj Mary Macdonald.

Politiko redakti

John A. Macdonald okupis la funkcion de ĉefministro de Kanado ekde kreado de la Kanada Konfederacio ĝis 1873, kiam li eksiĝis pro la Skandalo de Pacifiko, kiu indikas la akuzojn de korupto en sia registaro.

Kiam li estis ĉefministro inter 1878 kaj 1891, li helpis al kresko de fervojo, vidante tion kiel veturilon kaj ilon de unuiĝo de Kanado. Macdonald estas rekonita pro sukcesigi la projekton de la Kanada Konfederacio kaj partopreni en ekspansio de la ŝtata teritorio per aliĝo de pliaj koloniaj areoj de eksa Brita Nordameriko al la konfederacio.

Vidu ankaŭ redakti