José Eduardo Agualusa

José Eduardo Agualusa (Huambo, la 13-an de Decembro 13, 1960) estas portugal-brazildevena[1] ĵurnalisto, eldonisto kaj ĉefe verkisto kiu verkas en la portugala.

José Eduardo Agualusa
Persona informo
José Eduardo Agualusa
Naskonomo José Eduardo Agualusa Alves da Cunha
Naskiĝo 13-an de decembro 1960 (1960-12-13) (63-jaraĝa)
en Huambo,  Portugala Angolo
Lingvoj portugala vd
Ŝtataneco Angolo vd
Alma mater Instituto Superior de Agronomia vd
Profesio
Okupo verkistoĵurnalisto vd
Laborkampo ĵurnalismoliteraturo vd
Verkado
Verkoj My Father's Wives ❦
Creole ❦
Rainy Season ❦
The Book of Chameleons vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
José Eduardo Agualusa

Agualusa studis agrikulturan sciencon (arbaristikon) en Lisbono. Li komencis sian karieron kiel ĵurnalisto ĉe la taga ĵurnalo Público. En 1989 li publikigis sian unuan romanon, A Conjura.

En lia verkaro la distingo inter fikcio kaj realeco, inter mensogo kaj vero ofte ludas grandan rolon. Li estis influita de la pola verkisto kaj ĵurnalisto Ryszard Kapuściński kaj de la magia realismo de la kolombia verkisto Gabriel García Márquez. Ili ambaŭ vizitis Angolon kaj verkis pri la lukto por libereco, sendependeco (1975) kaj la posta civila milito.

La verkoj de Agualusa estas tradukitaj en 25 lingvoj, ĉefe en la angla, la franca, la germana, la itala kaj la nederlanda, Lia eseo "Milagrário Pessoal" temas pri la portugala lingvo[2][3].

Premioj redakti

Por lia romano Nação rioula li ricevis la premion "Grande Prémio Literário" de la portugala elsendejo RTP. Li ankaŭ ricevis premiojn por tradukitaj verkoj (O Vendedor de Passados,Teoria Geral do Esquecimento[4]).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. (portugala) «Angolano, cidadão do mundo Arkivigite je 2017-08-18 per la retarkivo Wayback Machine» (Angolano, mondcivitano) Portal Fórum, la 20-an de Oktobro de 2011.
  2. (portugala) Pedro Mexia, Política da língua (lingvopolitiko), kritiko, eld. Ipsilon, la 6-a de Oktobro 2010.
  3. Teddy Nee, La portugala, ĉu tutmonda lingvo ?, Global Voices en Esperanto, la 4-an de Oktobro 2016
  4. (angla) Battersby, Eileen, «José Eduardo Agualusa wins €100,000, International Dublin Literary Award». la 21-an de junho de 2017.