Joseph L. Mankiewicz

(Alidirektita el Joseph Mankiewicz)

Joseph Leo Mankiewicz (11a de februaro 19095a de februaro 1993) estis usona kinreĝisoro, scenaristo, kaj produktoro. Mankiewicz havis longan karieron en Holivudo, kaj dufoje ricevis la Oskar-premion pro plej bona reĝisoro kaj pro plej bona scenaro, respektive pro la filmoj A Letter to Three Wives (1949) kaj All About Eve (1950).

Joseph L. Mankiewicz
Persona informo
Naskiĝo 11-an de februaro 1909 (1909-02-11)
en Wilkes-Barre, Pensilvanio
Morto 5-an de februaro 1993 (1993-02-05) (83-jaraĝa)
en Bedford
Mortokialo korinfarkto
Tombo St. Matthew's Episcopal Churchyard
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato Kolumbio • Stuyvesant High School
Familio
Frat(in)o Herman J. Mankiewicz
Edz(in)o Rose Stradner
Infano Tom Mankiewicz
Okupo
Okupo filmproduktorofilmreĝisoroscenaristoaktorotradukisto • sindikatisto • reĝisoro • produktoro
vdr

Li devenas el familio de juda enmigrintoj el Germanio. Li gradiĝis en Novjorko kaj en la Universitato Kolumbio. Antaŭ sia kinkariero dumtempe laboris en Germanio kiel sendita ĵurnalisto. Li laboris dum 17 jaroj kiel scenaristo por Paramount kaj kiel produktoro por MGM antaŭ ekreĝisori ĉe Twentieth Century-Fox. Dum ses jaroj li faris 11 filmojn por Fox, atingante pinton en 1950 kaj en 1951 kiam li ricevis la du menciitajn sinsekvajn Oskar-premion pro plej bona reĝisoro kaj pro plej bona scenaro, respektive pro la filmoj A Letter to Three Wives (1949) kaj All About Eve (1950), kiuj estis nomumita por 14 Oskar-premioj kaj ricevis ses.

Kelkaj filmoj redakti

Bibliografio redakti

  • Chrissochoidis, Ilias (eld.). The Cleopatra Files: Selected Documents from the Spyros P. Skouras Archive. Stanford, 2013.
  • Brodsky, Jack. (1963) The Cleopatra Papers. New York: Simon and Schuster.
  • Mankiewicz, Joseph L.. (1972) More About 'All About Eve'. New York: Random House.
  • Geist, Kenneth L.. (1978) Pictures Will Talk: The Life and Films of Joseph L. Mankiewicz. New York: Scribners.
  • Cheryl Bray Lower: Joseph L. Mankiewicz: Critical Essays and Guide to Resources. Jefferson, NC, McFarland & Co., 2001. ISBN 0-7864-0987-8
  • Bernard F. Dick: Joseph L. Mankiewicz. New York, Twayne Publishers, 1983. ISBN 0-8057-9291-0
  • Oderman, Stuart, Talking to the Piano Player 2. BearManor Media, 2009. ISBN 1-59393-320-7.

Eksteraj ligiloj redakti