Kálmán Kádas [kAdaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kádas Kálmán estis hungara inĝeniero, profesoro.

Kálmán Kádas
Persona informo
Naskiĝo 30-an de julio 1908 (1908-07-30)
en Kisoroszi
Morto 17-an de marto 1985 (1985-03-17) (76-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto
Okupo
Okupo maŝinkonstrua inĝeniero • lektoro
vdr

Kálmán Kádas [1] naskiĝis la 30-an de julio 1908 en Kisoroszi. Li mortis la 17-an de marto 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Kálmán Kádas frekventis piaristan gimnazion en Vác (lia ĉefinstruisto estis József Öveges, poste li akiris maŝininĝenieran kaj ekonomian diplomojn en Hungara Reĝa Teknika kaj Ekonomia Universitato József en 1931, li doktoriĝis en 1936. En 1933 li ekhavis postenon en ministerio pri komerco, sed li ankaŭ instruis en la menciita universitato. En 1943 li estis nomumita privata profesoro. Inter 1938 kaj 1949 li laboris en la statistika oficejo, poste en ministerio pri trafiko kaj poŝto. Ekde 1955 li estis katedrestro, inter 1957-1964 dekano, inter 1967-1970 rektoro. Li kandidatiĝis en 1961), doktoriĝis en 1974. Li plej ofte okupiĝis pri trafikaj problemoj. Li ricevis premiojn, memormedalojn inter 1953-1970.

Ekde 1943 li havis edzinon, kiu naskis 2 filojn.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A megélhetési index összeállításának időnkénti módosítása és annak okai (1935)
  • Műszaki és gazdasági szempontok jelentősége a többtermelés megvalósításában (1942)
  • A munka termelékenységének fejlődése a gyáriparban (1948)
  • A közúti közlekedés technikai színvonalának emelése (1955)
  • Közlekedésgazdaságtan. 2. (1958) - studenta lernolibro
  • Approximate Solution of the Economic Strategy in Tansport (1968)
  • Közlekedésgazdaságtan (1972, 1976) - studenta lernolibro
  • Az árszínvonal változásának hatása a városi személyközlekedési kereslet alakulására (1984)

Fontoj redakti