Károly Kiss (oficiro)

Károly KISS [kAroj kiŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kiss Károly estis hungara oficiro, milithistoriisto, poeto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy.

Károly Kiss
Persona informo
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1793 (1793-08-12)
en Buda
Morto 17-an de februaro 1866 (1866-02-17) (72-jaraĝa)
en Peŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Lingvoj germanahungara vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo poeto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Károly Kiss naskiĝis la 12-an de aŭgusto 1793 en Buda. Li mortis la 17-an de februaro 1866 en Pest (urbo).

Biografio redakti

Károly Kiss frekventis lernejojn en Buda kaj Szeged. En 1809 li komencis sian soldatan karieron, en 1813 li partoprenis en la kontraŭ-Napoleonaj militoj en Germanio. En 1815 li batalis en Francio kaj Italio. Baldaŭe la Habsburga Imperio ne militadis, li estis en diversaj taĉmentoj en Hungara reĝlando. En la 1820-aj jaroj li okupiĝis ankaŭ pri poemado, la unua poemo aperis en 1823. Li havis kontaktojn kun András Fáy, Mihály Vörösmarty, József Bajza (poeto) és Ferenc Toldy. En 1837 li emeritiĝis, ĉar li interesiĝis pri reformaj ideoj. Poste li vivis en Pest, kie li aliĝis al kulturaj kaj sciencaj rondoj. Liaj amikoj estis Lajos Kossuth, Ferenc Deák, József Eötvös. Post la revolucio en 1848 li kreis la novan hungaran armeon. Post fiasko de la liberecbatalo li estis kondamnita, poste li okupiĝis pri milithistorio. Li komencis uzi hungarajn fakvortojn en tiu ĉi temo.

Verkaro (elekto) redakti

  • Hadi műszótár: Magyar-németül és német-magyarul. (Milita vortaro hungara-germana, germana-hungara) 1843
  • A hadi történészet (La milita historio) 1856
  • Hunyadi János utolsó hadjárata Bolgár- és Szerbországban 1454-ben s Nádorfehérvár fölmentése a török háborításától 1456 (Lasta militiro de Johano Hunyadi en Bulgarujo kaj Serbujo kaj repuŝo de turkoj en 1456 en Nándorfehérvár) 1857
  • Magyar alvitézek hőstettei az újabb üdőszakban 1984

Fontoj redakti