Kalia fluoroacetato

kemia kombinaĵo
Kalia fluoroetanato
kalia fluoroacetato
Plata kemia strukturo de la
Kalia fluoroacetato
kalia fluoroacetato
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia fluoroacetato
Kalia fluoroacetato trovatas en la folioj de la Dichapetalum cymosum.
Alternativa(j) nomo(j)
  • Fluoroacetato de kalio
  • Kalia salo de fluoroacetata acido
  • Kalia salo de fluoroetanata acido
  • Fluoroetanato de kalio
Kemia formulo
C2H2FKO2
CAS-numero-kodo 23745-86-0
ChemSpider kodo 11595903
PubChem-kodo 5236
Merck Index 15,4199
Fizikaj proprecoj
Aspekto blanka senodora pulvoro
Molmaso 116.1327832 g·mol−1
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 4.68 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
06 – Venena substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H300, H310, H330, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P262, P264, P270, P271, P273, P280, P284, P301+310, P304+340, P310, P320, P321, P330, P361, P363, P391, P403+233, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia fluoroacetato estas kalia organika salo de la fluoroacetata acido, blanka senodora substanco tre toksa kaj uzata kiel pesticido, raticido, nature trovata en plantoj aŭ sinteze produktitaj en laboratorioj. Kalia unufluoroacetato estis izolita en la foliaro de la Dichapetalum cymosum, sudafrika planto, kaj estis la unua konata specimeno de nature okazanta organika fluorido.

La planto, loke konata kiel "Gifblaar" kaŭzis la mortojn de multaj bovoj kaj estis agnoskita de Eŭropanoj kiel venenohava ĉirkaŭ 1890. Ekde tiam, fluoroacetataj kombinaĵoj estis izolitaj ekde venenaj plantoj en Aŭstralio ("Acacia georginae", "Gastrolobium spp."), Brazilo (Mariĥuano, Palicourea margravii, kaj Afriko ("Dichapetalum spp."). "Dichapetalum toxicarium" estas tre konata planto en Orienta Afriko, konata pro ĝia venenaĵo, pli malfrue identigita kiel fluoroacetato, kiu estas mortiga al ratoj.[1][2]

Estas bone konata ke la foliaro de la dichapetalum cymosum perdas ĝian toksecon kaj fluoroacetaton kiam ili iĝas maljunaj.[3] Kalia fluoroacetato estas tre solvebla en akvo. La rezultaj solvaĵoj enhavas milde koncentritajn hidroksilajn jonojn kaj pH pli granda ol 7. Ili reakcias kiel bazoj kaj neŭtraligas acidojn. Ĉi-neŭtraligaj reakcioj generas varmon sed malpli ol tiuj generitaj de reakciemaj bazoj el la grupo 10 kaj tiuj neŭtraligoj de aminoj.

Fluoroacetatoj ne reakcias kiel oksidigaj agentoj aŭ reduktagentoj, tamen, tiaj kondutoj ne estas neeblaj. Fluoroacetatoj estas alte toksa al mamuloj kaj insektoj sed la saloj de la trifluoroacetata acido estas multe malpli toksaj. Ĝi estas nebrulema substanco sed ĝi povas malkomponiĝi sub varmigado estigante korodajn kaj toksajn fumojn. Ĝiaj ujoj povas eksplodi kiam varmigitaj. Elfluado de fluoracetato povas polui akvovojoj.

Sintezoj redakti

Sintezo 1 redakti

      

Sintezo 2 redakti

 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti