Kalia hipoklorito

kemia kombinaĵo
Kalia hipoklorito
Plata kemia strukturo de la
Kalia hipoklorito
Tridimensia kemia strukturo de la
Kalia hipoklorito
Alternativa(j) nomo(j)
  • Hipoklorito de kalio
Kemia formulo
KOCl
CAS-numero-kodo 7778-66-7
ChemSpider kodo 56409
PubChem-kodo 23665762
Merck Index 15,4904
Fizikaj proprecoj
Aspekto senkolora likvaĵo
Molmaso 90.547 g·mol−1
Denseco 1.160g cm−3
Fandpunkto −2 °C
Bolpunkto 102 °C
Acideco (pKa) 7.4
Solvebleco Akvo:Tute solvebla
Mortiga dozo (LD50) 192 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo-piktogramo
05 – Koroda substanco 09 – Noca por vivmedio
GHS Signalvorto Damaĝo
GHS Deklaroj pri damaĝoj H270, H272, H290, H314, H315, H318, H335, H400
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj P260, P264, P280, P301+330+331, P303+361+353, P321, P363, P304+340, P310, P305+351+338, P405, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Kalia hipoklorito estas kalia salo de hipoklorita acido, senkolora likvaĵo kun forta odoro, forta oksidiganto kun blankigaj proprecoj, uzata en hejma purigado kaj en kemiaj sintezoj. Ĝenerale ĝi komerceblas en 35% solvaĵo kaj uzatas kiel seninfektilo kaj sanigo de la trinkavoj.

En 1789, Claude Louis Berthollet (1748-1822) unue sintezis ĝin kaj nomis ĝin Akvo de Ĵavelo, administra distrikto de Parizo. Ĉar kalia hipoklorito en akva solvaĵo estigas hipokloritan acidon, ĝi uzatas kiel baktericido kaj fungicido. Tia kia natria hipoklorito, kalia hipoklorito estas irita substanco kaj povas kaŭzi damaĝojn ĉe kontakto kun haŭto, okuloj kaj mukoza membranoj.

Inhalado de kalia hipoklorito kaŭzas bronkan iriton, spirmalfacilecon kaj en pli seriozaj kondiĉoj pulmedemon. Ingestado de fortaj koncentriĝoj de kalia hipoklorito estas mortigaj. Solvaĵoj de kalia hipoklorito povas eksplode reakcii kun sennombraj kemiaĵoj, tiaj kiaj ureo, amoniakaj saloj, metanolo, acetileno kaj multaj organikaj komponaĵoj. Varmigo kaj acidido de ĝiaj solvaĵoj povas estigi toksajn gasojn.

Sintezo redakti

 

Literaturo redakti

Vidu ankaŭ redakti