Kamienka (distrikto Stará Ľubovňa)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Kamienka

Kamienka (hungare Kövesfalva [koveŝfalva], germane Stein rutene Камюнка [kamjunka]) estas vilaĝo kaj municipo en Slovakio.

Kamienka
hungare: Kövesfalva, germane: Steindorf in der Zips, rutene: Камюнка
municipo
Oficiala nomo: Kamienka
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Stará Ľubovňa
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Spiŝo
Montaro Spišská Magura
Rivero Kamninka
Situo Kamienka
 - alteco 588 m s. m.
 - koordinatoj 49° 19′ 55″ N 20° 36′ 49″ O / 49.33194 °N, 20.61361 °O / 49.33194; 20.61361 (mapo)
Areo 29,1629 km² (2 916,29 ha)
Loĝantaro 1 387 (31.12.2011)
Denseco 47,56 loĝ./km²
Unua skribmencio 1342
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 065 32
Telefona antaŭkodo +421-52
Aŭtokodoj SL
NUTS 526789
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Situo enkadre de Regiono Prešov
Vikimedia Komunejo: Kamienka (okres Stará Ľubovňa)
Retpaĝo: www.obeckamienka.sk
Portalo pri Slovakio

Situo redakti

Kamienka situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Stará Ľubovňa troviĝas je 6 km.

Historio redakti

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1315 en latina formo "Petri villa", poste en 1364, kiel villa Lapidis (=stono-vilaĝo) kaj en 1408, kiel "Steyn" kaj "Kemenyk". Ankaŭ ili signifas ŝtonovilaĝon. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn kun la proksimaj vilaĝoj (ankaŭ tiu ĉi vilaĝon) al Pollando ĝis 1772. En 1822 malgranda ribelo okazis. En 1828 2351 vilaĝanoj loĝis en 329 domoj. Ĝis 1899 la oficiala hungara loknomo estis Kamjonka, poste ĝi ricevis hungaran nomon pro la hungariga politiko. Tiutempe multaj migris al Ameriko. En 1902 kooperativo formiĝis, kiu iĝis kolĥozo en 1951. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Kövesfalva (=ŝtona vilaĝo) 1215 homoj, (plejparte rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Stará Ľubovňa, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 1928 pro incendio 67 loĝdomoj cindriĝis. En 1950 kulturdomo, post unu jaro lernejo, en 1962 vendejego konstruiĝis. En 2001 vivis en Kamienka 1408 homoj, (1086 slovakoj, 237 rutenoj, 46 ukrainoj, 31 ciganoj).

Vidindaĵoj redakti