Listo de kancelieroj de Germanio

Listartikolo en Vikipedio
(Alidirektita el Kanceliero (Germanujo))

Kanceliero (germane: Kanzler) estas en Germanio la titolo de diversaj altrangaj funkciuloj, kiel ekzemple administranto en universitato. Sed precipe oni celas la estron de la registaro.

Pro historiaj kialoj, en 1867 Otto von Bismarck elektis la titolon Federacia Kanceliero Bundeskanzler por la Nordgermana Federacio. En 1871 la titolo fariĝis Regna Kanceliero, kaj kiam en 1949 fondiĝis Federacia Respubliko Germanio, denove Federacia Kanceliero.

Dum la Nordgermana Ferderacio kaj la Germana Imperiestra Regno, la kanceliero estis nomumita de la prezidanto de la Federacia Konsilio, tio estis la prusa reĝo. Ekde 1919 la kancelieron nomumis la Regna Prezidanto, sed la parlamento rajtis malelekti lin. Ekde 1949, nur la parlamento rajtas elekti kaj malelekti la kancelieron.

Listo de la kancelieroj de la Nordgermana Federacio kaj de la Germana Imperiestra Regno redakti

Nordgermana Federacio redakti

Nomo (vivdatenoj) Komenciĝo de la oficado Fino de la oficado
Bundeskanzler
Princo Otto von Bismarck (1815–1898) 1-a de julio 1867 15-a de aprilo 1871

Germana Imperiestra Regno redakti

Nomo (vivdatenoj) Komenciĝo de la oficado Fino de la oficado
Princo Otto von Bismarck (1815–1898) 16-a de aprilo 1871 20-a de marto 1890
Grafo Leo von Caprivi (1831–1899) 20-a de marto 1890 26-a de oktobro 1894
Princo Chlodwig zu Hohenlohe-Schillingsfürst (1819–1901) 29-a de oktobro 1894 17-a de oktobro 1900
Princo Bernhard von Bülow (1849–1929) 17-a de oktobro 1900 14-a de julio 1909
Theobald von Bethmann-Hollweg (1856–1921) 14-a de julio 1909 13-a de julio 1917
Georg Michaelis (1857–1936) 14-a de julio 1917 1-a de novembro 1917
Graf Georg von Hertling (1843–1919) 1-a de novembro 1917 30-a de septembro 1918
Prinz Max von Baden (1867–1929) 3-a de oktobro 1918 9-a de novembro 1918

Vajmara Respubliko redakti

Nomo (vivdatenoj) Komenciĝo de la oficado Fino de la oficado Partio Kialo por la fino
Regna Kanceliero
Friedrich Ebert (1871–1925) 9-a de novembro 1918 10-a de novembro 1918 SPD
Prezidanto de la Konsilio de la Popolkomisiitoj
Friedrich Ebert (1871–1925) 10-a de novembro 1918 11-a de februaro 1919 SPD
Hugo Haase (1863–1919) 10-a de novembro 1918 29-a de decembro 1918 USPD
Philipp Scheidemann (1865–1939) 29-a de decembro 1918 7-a de februaro 1919 SPD
Regna Ministroprezidanto
Philipp Scheidemann (1865–1939) 13-a de februaro 1919 20-a de junio 1919 SPD
Gustav Bauer (1870–1944) 21-a de junio 1919 14-a de aŭgusto 1919 SPD Ŝanĝo de la titolo al Regna Kanceliero
Regna Kanceliero
Gustav Bauer (1870–1944) 14-a de aŭgusto 1919 26-a de marto 1920 SPD Perdo de fido post la Puĉo de Kapp
Hermann Müller (1876–1931) 27-a de marto 1920 8-a de junio 1920 SPD Post subskribo de la traktato de Versailles la Zentrumspartei transprenis la kancelierecon
Konstantin Fehrenbach (1852–1926) 25-a de junio 1920 4-a de majo 1921 Zentrum Partioj ne povis interkonsenti pri la reparacioj al la aliancanoj
Joseph Wirth (1879–1956) 10-a de majo 1921 22-a de oktobro 1921 Zentrum Protesto kontraŭ la perdo de parto de Supera Silezio al Pollando
Joseph Wirth (1879–1956) 26-a de oktobro 1921 14-a de novembro 1922 Zentrum Murdiĝo de ministro Walther Rathenau kaj ne sukceso krei demokratian registarion
Wilhelm Cuno (1876–1933) 22-a de novembro 1922 12-a de aŭgusto 1923 sen partio SPD kontraŭis la strik-alvokon de la kanceliero dum la Ruhr-okupacio
Gustav Stresemann (1878–1929) 13-a de aŭgusto 1923 3-a de oktobro 1923 DVP Koalicia malinterkonsento pri la batalo kontraŭ la komunistaj ribeloj[1]
Gustav Stresemann (1878–1929) 6-a de oktobro 1923 23-a de novembro 1923 DVP Koalicia krizo post la Hitler-puĉo en Munkeno
Wilhelm Marx (1863–1946) 30-a de novembro 1923 26-a de majo 1924 Zentrum Fino de la kabineto
Wilhelm Marx (1863–1946) 3-a de junio 1924 15-a de januaro 1925 Zentrum Fino de la kabineto
Hans Luther (1879–1960) 15-a de januaro 1925 5-a de decembro 1925 sen partio Koalicia malinterkonsento pri la Traktato de Locarno
Hans Luther (1879–1960) 20-a de januaro 1926 12-a de majo 1926 sen partio Protesta demisio post kiam la parlamento ne akceptis modifitan imperiestran flagon
Otto Geßler (1875–1955) — kommissarisch 12-a de majo 1926 17-a de majo 1926 DDP Malkovro de sekreta kunlaboro inter Germanio kaj Sovetunio pri armado
Wilhelm Marx (1863–1946) 17-a de majo 1926 17-a de decembro 1926 Zentrum Fino de la kabineto
Wilhelm Marx (1863–1946) 19-a de januaro 1927 12-a de junio 1928 Zentrum Fino de la kabineto
Hermann Müller (1876–1931) 28-a de junio 1928 27-a de marto 1930 SPD Koalicia malinterkonsento pri la pagoj al senlaboruloj
Heinrich Brüning (1885–1970) 30-a de marto 1930 7-a de oktobro 1931 Zentrum
Heinrich Brüning (1885–1970) 9-a de oktobro 1931 30-a de majo 1932 Zentrum
Franz von Papen (1879–1969) 1-a de junio 1932 17-a de novembro 1932 Zentrum (ekde 3-a de junio 1932 sen partio)
Kurt von Schleicher (1882–1934) 4-a de decembro 1932 28-a de januaro 1933 sen partio

Epoko de Nacisocialismo redakti

Nomo (vivdatenoj) Komenciĝo de la oficado Fino de la oficado Partio
Regna Kanceliero
Adolf Hitler (1889–1945) 30-a de januaro 1933 30-a de aprilo 1945 NSDAP
Führer kaj Regna Kanceliero
Adolf Hitler (1889–1945) 1-a de aŭgusto 1934[2] 30-a de aprilo 1945 NSDAP
Regna Kanceliero
Joseph Goebbels (1897–1945) 30-a de aprilo 1945 1-a de majo 1945 NSDAP
Estro de la oficanta regna registaro
Johann Ludwig Graf Schwerin von Krosigk (1887–1977) 2-a de majo 1945 5-a de junio 1945 sen partio

Federacia Respubliko Germanio redakti

Nomo (vivdatenoj) Komenciĝo de la oficado Fino de la oficado Partio Kialo por la fino
Federacia Kanceliero
Konrad Adenauer (1876–1967) 15-a de septembro 1949 16-a de oktobro 1963 CDU Partioj volis pli junan personon
Ludwig Erhard (1897–1977) 16-a de oktobro 1963 1-a de decembro 1966 CDU La liberaluloj forlasis la koalicion en ekonomia krizo
Kurt Georg Kiesinger (1904–1988) 1-a de decembro 1966 21-a de oktobro 1969 CDU Malvenko en parlamenta baloto
Willy Brandt (1913–1992) 21-a de oktobro 1969 7-a de majo 1974 SPD Neemo daŭrigi post la skandalo-Guillaume
Walter Scheel (1919–2016) 7-a de majo 1974 16-a majo 1974 FDP Oficanta ĝis la elektiĝo de Helmut Schmidt
Helmut Schmidt (1918–2015) 16-a de majo 1974 1-a de oktobro 1982 SPD La liberaluloj forlasis la koalicion
Helmut Kohl (1930–2017) 1-a de oktobro 1982 27-a de oktobro 1998 CDU Malvenko en parlamenta baloto
Gerhard Schröder (*1944) 27-a de oktobro 1998 22-a de novembro 2005 SPD Malvenko en parlamenta baloto
Angela Merkel (*1954) 22-a de novembro 2005 8-a de decembro 2021 CDU Malvenko en parlamenta baloto
Olaf Scholz (*1958) 8-a de decembro 2021 SPD

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Deutsches Historisches Museum: Der „deutsche Oktober“ 1923
  2. Jugendlexikon Nationalsozialismus. Rowohlt Verlag, 1982, p. 72.