Kastelo de Nagykovácsi

La Kastelo de Nagykovácsi (konata ankaŭ pri la iamaj posedantoj Kastelo de Teleki–Tisza [tisa]) estas klasikisma historia monumento en Hungario, en Nagykovácsi.

Aerfoto pri la kastelo

Historio redakti

La bieno apartenis al familio Teleki ekde 1828 pro edziĝo, la kastelo mem estis konstruita en la fruaj 1840-aj jaroj. Ĝi estis loĝata nur dum ĉasadoj. En 1849 dum sieĝo de Buda stabo de Artúr Görgey tie loĝis. En la sekvaj jardekoj la kastelo estis plurfoje trakonstruita. Ekde la 1880-aj jaroj pro geedziĝo Lajos Tisza uzis la kastelon, eĉ blazono de Tisza estis metita sur la konstruaĵon. Dum la nazia erao la loko estis rifuĝejo de geinfanoj, la zorganto estis la Ruĝa Kruco. Ĝis 1951 la kastelo estis ripozejo de la agrikultura ministerio, poste de la defenda ministerio. Tiutempe jam ruĝa stelo ornamis la kastelon. Tuj post falo de la hungara revolucio de 1956 revoluciuloj defendis sin kelkajn tagojn kontraŭ la Ruĝa Armeo. Ekde 1958 ĝi estis feriejo aŭ edukejo de arbaristoj, en la parko en 1979 3 loĝdomoj konstruiĝis. En 1992 la edukejo transformiĝis al mezlernejo, kiu funkciis ĉi tie ĝis 2008. Post jaroj la nova posedanto estas la skolta asocio.

 
Flanko de la kastelo
 
Vido al la kastelo

Kelkfoje oni faris ene kaj ekstere filmojn.

Konstruaĵo redakti

Komence la kastelo estis teretaĝa, dum la oftaj trakonstruoj ĝi ricevis etaĝon. La kastelo kun keloj situas sola en mezo de granda parko. Ĝi formas brikon, sed estas aliĝantaj teretaĝaj domoj. En la parko troviĝas kapelo (3 metrojn alta) kaj kvadrata turo 15 metrojn alta (supozeble iam akvoturo) - ambaŭ en malbonaj statoj. La kapelo estis konstruita en 1837 memore al pesto. La kastela fasado estas simetria, laŭlonge serio de kolonoj estas videblaj. Sur la etaĝo laŭlonge estas teraso. En la flankaj partoj longaj balkonoj etendiĝas.

Parko redakti

Trafluas la parkon rojo, kiu enfluas al Danubo en mezo de Budapeŝto. En la parko futbalejo kaj similaj sportejoj funkcias. La menciindaj arboj estas fagoj, kverkoj, fraksenoj, kaŝtanoj, pinoj, salikoj, betuloj, robinioj.

Fontoj redakti