Katalin Takács
Katalin Takács [takAĉ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Takács Katalin estas hungara aktoro, voĉoaktoro. Ŝia persona nomo ofte estas Kati, ŝia edzo estas János Dömölky.
Katalin Takács | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Takács Katalin |
Naskiĝo | la 15-an de januaro 1951 en ![]() |
Ŝtataneco | Hungario ![]() |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo (–1975) ![]() |
Familio | |
Edz(in)o | János Dömölky ![]() |
Infano | |
Okupo | |
Okupo | aktoro ![]() |
Katalin Takács [1] naskiĝis la 15-an de januaro 1951 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiKatalin Takács frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste ŝi akiris diplomon en Teatra kaj Filma Altlernejo en 1975. Ŝia ĉefinstruisto estis István Horvai. Post siaj studoj ŝi aliĝis al trupo de Teatro Petőfi (Veszprém). En la teatra jaro 1980 ŝi apartenis al Teatro Csokonai (Debrecen), poste al Teatro Szigligeti (Szolnok). Inter 1985 kaj 1994 ŝi estis en aktora statuso de Teatro Radnóti. Liaj sekvaj teatraj stacioj estis:
- Nova Teatro (Budapeŝto) (1994–2012)
- Teatro Csiky Gergely (Kaposvár) (2012-2016)
- Teatro de Budaörs (2016-).
Ŝi ricevis 6 premiojn inter 1985-2008. Ŝi naskis filon en 1985.
Elektitaj teatraj roloj
redakti- William Shakespeare:
- Hamleto - Gertrud
- La dresado de la megero - Kata
- Ernő Szép: Patika – apotekistino
- Friedrich Schiller: Kabale und Liebe - Lady Milford
Elektitaj kinaj filmaj roloj
redakti- ’’Szép lányok, ne sírjatok!’’ (1970)
- ’’Szerencsés Dániel’’ (1985)
- Rúzs (1993)
Elektitaj televiziaj filmaj roloj
redakti- A valencia-rejtély (1995)
- Lora (2007) - Vali
- Félvilág (2015)
Dubladaj roloj
redakti- en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Ginger Rogers, Marlene Dietrich, Mylène Demongeot, Daliah Lavi kaj aliaj [2]