Katerina Veronika Anna Dusíkova

Katerina Veronika Anna DUSÍKOVÁ (la 8-an de marto 1769 – la 24-an de marto 1833) aŭ Veronica Cianchettini laŭ ŝia postgeedziĝa nomo, estis ĉeĥa komponistino, kantisto, harpisto, pianisto kaj pedagogo naskita en Čáslav, en la tiama Regno de Bohemio. Ŝi estis ankaŭ konata kiel Veronika Rosalia Dusik (Dussek), kaj Veronika Elisabeta Dusíková.

Katerina Veronika Anna Dusíkova
Persona informo
Naskiĝo 8-an de marto 1769 (1769-03-08)
en Čáslav
Morto 24-an de marto 1833 (1833-03-24) (64-jaraĝa)
en Londono
Ŝtataneco Bohemio
Familio
Frat(in)oj Jan Ladislav Dusík • František Josef Dusík
Okupo
Okupo pianistokantistokomponisto • muzikinstruisto
vdr

Vivo redakti

Fonto de tiu teksto estas artikolo numero 110 en la artikolserio Virinoj en muziko en la Esperanta Retradio, verkita de Sonia Risso el Urugvajo. [1][2][3]

Veronika estis membro de la eminenta familio Dussek, muzikfamilio de multe da profesie muzikistaj membroj. Ŝia patro Jan Josef Dusik estis komponisto, orgenisto kaj kantisto, kaj ŝia patrino Veronika Ŝtjebetova estis harpisto kaj kantisto. Veronika havis du fratojn: Franz Benedikt kaj la tiam faman komponiston Jan Ladislav. Veronika ricevis sian muzikan edukadon de sia patro, komencante koncerti kiel pianisto de frua aĝo; tiel ŝi fariĝis sukcesa kantistino kaj harpisto en Bohemio.

Ŝi vojaĝis al Londono ĉirkaŭ 1795 por viziti sian plej aĝan fraton Jan Ladislav Dusik (1760-1812), jam rekonita pianisto kaj komponisto, kiu loĝis de antaŭ jaroj en Londono. Ŝi ricevis de li inviton kiun ŝi akceptis, por ke ŝi restu kaj entreprenu sian muzikan karieron en Londono. Komence, kun lia apogo, ŝi sukcesis en la londonaj scenejoj kiel bonega mezosoprana kantistino, poste kiel pianisto kaj harpisto, kaj fine ŝi iĝis aklamita muzikisto kaj estimata muzikinstruisto, krom ke ŝi jam verkis serion da komponaĵoj. Veronika kaj ŝia frato Jan ankaŭ prezentiĝis en koncertoj en Eŭropo.

En Londono ŝi konatiĝis kun la itala muzikeldonisto kaj muzikkomercisto Francesco Cianchettini, loĝanta en Londono tiutempe. Li prizorgis la konatan eldonejon Cianchettini & Sperati, kiu ankaŭ publikigis la verkojn de Mozart kaj Beethoven, inter aliaj komponistoj.

Veronika Dusikova kaj Francesco Cianchettini geedziĝis en 1799. Ili havis filinon, Veronica Elizabeth Cianchettini, kiu iĝis pianisto, kaj filon Pio Lewis Frederick Cianchettini (1799-1851) kiu de infana aĝo montris elstaran muzikan talenton. Instruita de sia patrino, en la aĝo de kvin Pio Lewis aperis ĉe la Operejo kiel mirinfano; vojaĝante tra Nederlando, Germanio kaj Francio li estis salutita kiel la “angla Mozart”; je sia dek jaraĝo (1809) Pio Lewis prezentis konĉerton de sia propra komponaĵo en Londono. Li fariĝis elstara komponisto kaj pianisto.

Kiel Veronica Dusik Cianchettini ŝi faris plurajn publikajn koncertojn en Londonaj teatroj, kaj komponis plurajn verkojn. Ŝi publikigis multajn solludajn pianajn komponaĵojn, inkluzive sonatojn, ensemblojn de variacioj, valsojn, ariojn kaj rondojn. Aldone al tiuj, ĉirkaŭ 1800 ŝi komponis “Du sonatojn por fortepiano kun akompano por violono kaj violonĉelo”. Kelkaj el tiuj verkoj, foje povas esti trovitaj en certaj arkivoj, precipe en Anglio, sub la familia nomo Dusik aŭ Dussek.

En 1804 ŝi kune kun sia frato vizitis Pragon kaj ilian naskiĝurbon Ĉaslavon.

Verkoj redakti

La komponita verkaro de Dusiková inkluzivas du pianajn koncertojn kaj nombro de solistaj pianaj verkaĵoj. Elektita komponaĵojn inkluzivas:

  • Sonato, op. 8 por piano
  • Variacioj pri roma aero por piano

Eksteraj ligiloj redakti

  • Free scores by Dusíkova at the International Music Score Library Project (IMSLP)

Referencoj redakti