Kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo

La kemia atako kontraŭ Ĥalabĝo estis atako de la ŝtata armeo kontraŭ la iraka urbo Ĥalabĝo loĝata plejparte de kurdoj. La atako okazis la 16-an kaj 17-an de marto 1988, ĉe la fino de la Iraka-irana milito. Pruviĝis ke en la atako estis uzitaj la kemiaj armiloj VX, sarino kaj iperito (mustarda gaso).

Ĥalabĝo (kurde Helepçe, arabe: حلبجة) estas urbo de 57.000 loĝantoj en la iraka parto de Kurdio proksime al la irana limo.

La masakro redakti

Dum la lasta fazo de la Iraka-irana milito Ĥalabĝo estis okupita de kurdaj peŝmergoj, kiuj ricevis subtenon de Irano. La 16-an de marto 1988, post du tagoj da konvencia artileria atako Irakaj arme-aviadiloj faligis kanistrojn da venenaj gasoj sur la urbon.[1]

La urbo kaj ĉirkaŭaĵo estis atakitaj per bomboj, obusoj kaj - plej perige - venenaj gasoj. Ĉirkaŭ 5.000 homoj, plejparte virinoj, infanoj kaj maljunaj viroj, mortis pro la rekta efiko de la kemia atako. Pliaj 7.000 homoj, eble eĉ 10.000, estis tiom grave vunditaj, ke ili sekve mortis aŭ suferis daŭran sanodamaĝon, nome blindecon, paralizon, haŭtmalsanojn, tumorojn aŭ pulmo-difektiĝon.[2]

Estas hazardo, ke la masakro iĝis konata en la internacia gazetaro, ĉar eksterlandaj ĵurnalistoj kaj sciencistoj venis en la regionon mallonge post la bombado, inter ili la irana fotisto Kaveh Golestan, kiu publikigis la unuajn foto-dokumentojn pri la sekvoj de la atako. - Iom antaŭ la atako kontraŭ Ĥalabĝo jam okazis tutsimila kemia atako kontraŭ la irana urbo Serdeŝt, kiu ricevis atenton de la amaskomunikilaro nur post kaj sekve de la malkovro de la atako kontraŭ Ĥalabĝo.

La atako kontraŭ Ĥalabĝa okazis dum la fifama operaco Anfal, per kiu Saddam Hussein akre subpremigis kurdajn ribelojn dum la Iraka-irana milito. En aprilo 1987 jam estis okazintaj gas-atakoj kontraŭ 24 kurdaj vilaĝoj.

Antaŭ la fino de la milito la iraka armeo okupis Ĥalabĝon kaj komplete detruis ĝin.[3]

La kemiaj armiloj redakti

En la atako estis uzitaj la nervogasojn tabuno, sarino, VX kaj mustardgaso. Foje iuj asertis Arkivigite je 2010-04-15 per la retarkivo Wayback Machine, ke ankaŭ cianido estis uzata, kvankam aparta uzo de cianido pridubeblas, ĉar malpura tabuno jam enhavas certan kvanton da cianido aŭtomate kiel kromprodukton.[4][5][6]

Laŭ la UN-raporto pri Irako[7] kaj la tekniko kaj la bazaj kemiaĵoj por produktado de kemiaj armiloj estis importita: la plej grandaj liverantoj de kemiaĵoj estis en Singapuro (4.515 tunoj), Nederlando (4.261 t), Egiptio (2.400 t), Barato (2.343 t), and Okcidenta Germanio (1.027 t).

Unusola barata kompanio, Exomet Plastics (nun parto de EPC Industrie Ltd.), sendis 2.292 tunojn da antaŭproduktoj al Irako. Alia firmao, Kim Al-Khaleej, el UAE kun sidejo en Singapuro, proviziis la produktad-aparataron kaj pli ol 4,500 t da antaŭproduktoj por VX, sarin, and mustard gas.[8]

Frans van Anraat, nederlanda kemiisto-komercisto kiu vendis la venengasojn al la Hussein-reĝimo estis kondamnita en 2005 de la Internacia Kortumo, la puno: 15 jaroj da prizono. En la pravigo de la verdikto la kortumo argumentis, ke Hussein faris "genocidon kontraŭ la loĝantoj de Ĥalabĝo". Estis la unua fojo, ke iu kortumo deklaris la incidenton de Ĥalabĝo genocido. - En majo 2007 la apelacia kortumo fiksis la verdikton kontraŭ Frans van Anraat al 17 jaroj da prizono.

Ankaŭ Usono mem eksportis bezonatajn kemiaĵojn al Irako, kvankam pli malgrandskale. La eksporto estis ebligita nur en 1982, kiam la administrado de Ronald Reagan forigis Irakon el la listo de Ŝtatoj subtenantaj terorismon (Irako reenlistiĝis en 1990 post la invado en Kuvajton, kaj denove ellistiĝis en 2004). Laŭ likitaj informoj el sekretaj paperoj montriĝis, ke usonaj firmaoj (Alcolac International kaj Phillips) liveris diglikolsulfidon, baza substanco por la produktado de mustardgaso.[9]

Respondeco redakti

Riproĉoj kontraŭ Irano redakti

Usonaj sekretservoj unue riproĉis Iranon pro la atako, poste ili deklaris, ke la civilaj viktimoj de Ĥalabĝo estis "akompana damaĝo" en intermilitista batalo. Tio restis la pozicio de la usona registaro tiom longe, kiom Saddam Hussein estis rigardata kiel alianculo de Usono.

Kvazaŭoficialan starpunkton prenis Stephen C. Pelletiere, kiu estis la ĉefa politik-analisto por CIA dum la Irak-irana milito. La 31-an de januaro 2003, do malpli ol du monatojn antaŭ la 2003 invado en Irakon, aperis artikolo de Pelletiere en New York Times,[10] kiu argumentas, ke ne eblas sendube pruvi la kulpon de unu aŭ la alia de la kontraŭaj militpartioj, ĉar la viktimoj mortis per cianideca veneno, kiun tiutempe ja posedis la irananoj, sed ne la irakanoj.

Sed la strategio de argumentado ŝanĝiĝis: la usona armea sekretservo Defense Intelligence Agency preparis finan version de la studo pri Ĥalabĝo post la invado en Irakon kaj uzis la incidenton kiel „pruvon“ por la danĝero de irakaj Armiloj de amasa detruo.

Pro la raportoj de vidatestantoj kaj pro la analizo de irakaj dokumentoj intertempe certas, de estis atako de la iraka armeo kaj ke ĝi okazis intence por trafi gravan centron de kurda ribelo. Ĥalabĝo estis elektita, ĉar ĝi mallonge antaŭe estis konkerita de peŝmergoj subtenataj de Irano.

Se eminentulo de la Hussein-reĝimo kiel Tarik Asis en la jaro 2007 denove riproĉas Iranon pro la masakro de Ĥalabĝo, sen doni novajn, ne jam refutitajn argumentojn, oni rajtas supozi, ke tio rilatas al la fakto, ke li mem atendas akuzon pro sia rolo dum la sanga subpremo de la ŝijaista ribelo en 1991.

Ali Hasan al-Maĝid redakti

En tiu tempo generalo Ali Hasan al-Maĝid, kuzo de Saddam Hussein, estis ĝenerala sekretario de partio Baazo por Nordirako (iraka Kurdio) kaj fakte la respondeca kunordiganto de la armeo.

Li estis en tiu funkcio de marto 1987 ĝis aprilo 1989 kaj gvidis la operacon Anfal, genocidan operacon, kiu inkluzivis terurajn bombadojn per kemiaj kaj ordinaraj armiloj kontraŭ Kurdaj vilaĝoj. Laŭ sendependaj fontoj mortis inter 100.000 kaj 200.000 homoj en la operaco kaj eble unu miliono el tuta loĝantaro de 3,5 milionoj da irakaj Kurdoj estis deportitaj. La unua kemi-atako kontraŭ kurda vilaĝo okazis jam en aprilo 1987, sekvis tuta serio kulminanta en la masakro de Ĥalabĝo. Ĉio alportis al al-Maĝid la moknomon "Kemi-Ali" ("Ali Kimyawi").

La kurdaj viktimoj neniam pridubis, ke Ali Hasan al-Maĝid fakte mem ordonis la gas-atakojn.

Tribunaloj redakti

Nek Saddam Hussein nek Ali Hasan al-Maĝid estis akuzitaj de la Iraka supra kortumo pro krimo kontraŭ homeco rilate al la incidento de Ĥalabĝo. Kvankam la irakaj prokuroroj disponis pri pli ol "500 korboj da dokumentitaj dosieraroj pri krimoj dum Hussein-reĝimo, Saddam Hussein estis kondamnita pro nur unu kazo.[11] La 18-an de decembro 2006 Hussein diris al la tribunalo:

Se — rilate al Irano — iu militista aŭ civila oficisto asertas, ke Saddam ordonis uzi aŭ konvencian aŭ specialan municion — signife kemian, kiel mi jam klarigis — mi akceptas la respondecon kun honoro. Sed mi pridisputos iun ajn agadon kontraŭ nia popolo kaj iu iraka civitano, ĉu araba, ĉu kurda. Mi ne akceptos iun insulton kontraŭ miaj principoj, nek kontraŭ mi persone.[12]

Pluraj dokumentoj estis prezentitaj dum la tribunalo. Unu estis noto de la iraka armea sekretservo pri peto al la prezidenta oficejo por permesi la uzon de mustarda gaso kaj sarino kontraŭ kurdoj. Dua dokumento estis la respondo, ke la prezidento ordonis al la armea sekretservo, priesplori la eblecon de "subita bato" per tiaj armilojn kontraŭ iranaj kaj kurdaj militfortoj. Interna noteto skribita de la sekretservo konfirmas, ke ĝi ricevis aprobon de la prezidenta oficejo por bato per "speciala municio" kaj emfazis, ke neniu bato estus farita sen unue informi la prezidenton.[13]

 
Ĥalabĝa, tombejo por la viktimoj

En la memortago 2006 de la gas-atako, okazis manifestacio en Ĥalabĝo kontraŭ la kurda registaro. Ĉirkaŭ 7000 manifestaciantoj postulis prioritatan helpon por la viktimoj anstataŭ rekonstrulaboroj. Dum la violenta eskaliĝo la polico pafis kontraŭ la manifestaciantoj, mortigis 14-jarulon kaj vundis multajn aliajn.

Eksteraj ligiloj redakti

Koordinatoj: 35° 11′ N 45° 59′ O / 35.183 °N, 45.983 °O / 35.183; 45.983 (mapo)

Fontoj redakti

8. http://www.informationclearinghouse.info/article2098.htm Arkivigite je 2008-02-25 per la retarkivo Wayback Machine Stephen Pelletiere, emerita Arme-universitata profesoro kaj CIA-analisto disputas la akuzon, ke Irako uzis kemiajn armilojn kontraŭ siaj civitanoj - EN -

9. http://www.9neesan.com/halapja/ Bildoj de viktimoj.

Vidu ankaŭ redakti