Ĥolmok

(Alidirektita el Kincseshomok)
Transkarpata provinco en Ukrainio
Distrikto de Uĵhorodo en Transkarpatio

Bazaj informoj redakti

Holmok, ukraine Холмок (ĥolmok), hungare Kincseshomok estas vilaĝo en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Uĵhorodo. Ankoraŭ 3 vilaĝoj apartenas al la municipo.

Situo redakti

Holmok situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Ĉop-Uĵhorodo. La lasta troviĝas 7 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1288. Post la mezepoko la regiono foje apartenis al Habsburga Imperio, foje al Transilvanio. En 1552 la vilaĝo bruldetruiĝis. En 1910 loĝis en Kincseshomok 541 da homoj, plejparte hungaroj. Ĝis 1920 Kincseshomok apartenis al Hungara reĝlando, al Ung, al distrikto de Ungvár, poste al Ĉeĥoslovakio. Kincseshomok rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1944 la judoj estis deportitaj. La alveninta Ruĝa Armeo fine de 1944 deportis hungarojn al la gulago. Ekde 1945 Holmok apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. En 2001 loĝis en Holmok 1179 da homoj, (53 % ukrainoj, 37 % hungaroj, 8 % ciganoj). Vilaĝservo estas hotelo.

Vidindaĵo redakti