Preĝejo Sankta Anna (Szentes)

(Alidirektita el Kirko Sankta Anna (Szentes))

preĝejo Sankta Anna estas romkatolika historia monumento en Hungario, en urbo Szentes.

Paroĥa preĝejo de
Sankta Anna
preĝejo Sankta Anna en Szentes
preĝejo Sankta Anna en Szentes
kristana preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szentes
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Csongrád
diocezo Szeged-Csanád
dekanujo Szentes
Dato de konsekro 1847
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo klasikismo
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

La unua mencio pri la preĝejo okazis en 1332. En la 16-a jarcento la kalvinanoj uzis la preĝejon, en 1697 la turkoj bruldetruis ĝin, sed en 1701 ĝi jam renoviĝis. En 1747 la katolikoj rericevis la preĝejon, post 3 jaroj memstara katolika grupo formiĝis, ankaŭ la preĝejo renoviĝis, inter 1764-1768 ĝi barokiĝis kaj pligrandiĝis. La unua orgeno alvenis en 1750. En 1834 tertremo kaŭzis gravajn difektojn. Escepte la turon oni malkonstruis la konstruaĵon en 1844, post 3 jaroj pretiĝis la nova klasikisma preĝejo, sed ankaŭ la turo iĝis pli alta. Pli nova orgeno alvenis en 1889, ĝi moderniĝis en 1928. Nova paroĥa domo estis konstruita en 1937, ĝi estis ligita al la preĝejo kun arkadoj. Ekstere la preĝejo renoviĝis en 1981.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola laŭ placo, kie en 1886 novrenesanca kolono pri Sankta Triunuo kun skulptaĵoj pri la 4 evangeliistoj estis metitaj. En mezo de la preĝeja fasado la tura rizalito altiĝas kun la ĉefenirejo. En la fasado estas ankaŭ 2 niĉoj, ene troviĝas skulptaĵoj pri Sankta Jozefo kaj Sankta Petro. La navo formas brikon kaj sakristio estis alkonstruita. Ankaŭ en la dekstra flanko troviĝas enirejo. La sanktejo estas duonronda. La ĉefaltara bildo prezentas Sanktan Annan. Sur la plafonon sekpentraĵoj estis pentritaj en 1910. Ĉe la ĉefaltaro estas ankaŭ 2 flankaj altaroj, sub la galerio situas altaro pri Dolora Sankta Maria. La benkoj el kverkoj estis faritaj inter 1846-1850.

Kermeso okazas en la 26-an de julio.

Fontoj redakti

 
Interno de la preĝejo