Preĝejo Vizito de Maria (Pesthidegkút)

Kirko Vizito de Maria estas romkatolika historia monumento en Hungario, en Budapeŝto, en loĝkvartalo Pesthidegkút.

Paroĥa kirko Vizito de Maria
Paroĥa kirko Vizito de Maria en Pesthidegkút
Paroĥa kirko Vizito de Maria en Pesthidegkút
paroĥopreĝejo • katolika preĝejo
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Budapeŝto, loĝkvartalo Pesthidegkút
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito romkatolika eklezio
provinco Pest (departemento)
diocezo Esztergom-Budapeŝto
dekanujo Norda Buda
paroĥo loke
Statuso paroĥa preĝejo
Arkitektura priskribo
Konstrustilo novromaniko (ekstere); baroko (interne)
Konstruado
Specifo
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

Historio redakti

Laŭ esploroj en la 1970-aj jaroj arkeologoj konstatis, ke la fundamento devenas el la mezepoko. Dum dominado de turkoj la preĝejo ruiniĝis. Estis ankaŭ alia ruina preĝejo proksime, la vilaĝanoj foje-foje uzis ilin alterne. En 1749 oni metis kolonon antaŭ la kirkon. En 1752 la ruinkirko iomete renoviĝis, samtempe oni kreis paroĥon. Vera renoviĝo okazis en 1746. La ĉefaltaro kaj la predikejo estis farita en 1760. La orgeno ekfunkciis en 1991.

Konstruaĵo redakti

La preĝejo situas sola. En mezo de la fasado troviĝas la enirejo, la plej supre la turo altiĝas. La absido estas rektangula kaj pli mallarĝa, ol la navo. La ĉefaltara pentraĵo prezentas Ave Maria-n. Aparte menciindas skulptaĵo pri Kristo vipita, oni supozas, ke ĝi venis el la pli supre menciita alia ruina kirko. Ĉe la ekstera parto de la galerio estas videbla pentraĵo pri Sankta Floriano. La bildo memorigas pri la granda incendio en 1840. Sur la plafono fresko prezentas Ĉieliron de Maria. Krom la ĉefaltaro estas flanka altaro dediĉita al Koro de Jesuo.

Kermeso okazas en dimanĉo post la 2-an de julio.

Fontoj redakti