Knut Hamsun

norvega verkisto
(Alidirektita el Knut HAMSUN)

Knut HAMSUN, origine: Knut PEDERSEN (naskiĝis la 4-an de aŭgusto, 1859, mortis la 19-an de februaro, 1952) estis norvega verkisto.

Knut Hamsun
Nobel-premiito
Persona informo
Knut Hamsun
Naskonomo Knut Pedersen Hamsun
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1859 (1859-08-04)
en Vågå
Morto 19-an de februaro 1952 (1952-02-19) (92-jaraĝa)
en Grimstad
Tombo Nørholm vd
Lingvoj norvegadana vd
Ŝtataneco Norvegio vd
Partio Nasjonal Samling vd
Subskribo Knut Hamsun
Familio
Edz(in)o Marie Hamsun • Bergljot Bech vd
Infanoj Arild Hamsun • Ellinor Hamsun • Tore Hamsun • Victoria Hamsun Charlesson vd
Profesio
Okupo verkisto • poeto • romanisto • dramaturgokritikistoverkisto vd
Aktiva dum 1877–1949 vd
Verkado
Verkoj Sult ❦
Markens Grøde vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Knut Hamsun naskiĝis en Vågå. Post dura junaĝo li vivtenis sin per diversaj okupoj. Li faris vojaĝojn al Usono, kaj al Parizo, kie li konatiĝis interalie kun Paul Gauguin kaj August Strindberg. Post vagado tra Finnlando, Rusio, Persio kaj Turkio, li ekde 1911 restis en Norvegio.

Dum la Dua Mondmilito Hamsun simpatiis kun la nazioj. En la jaro 1946 li pro tio estis akuzita pri ŝtatperfido, sed pro lia alta aĝo oni nur kondamnis lin al monpuno. Pri ĉi tiu evento estis kreita filmo kun Max von Sydow.

Hamsun, kiu en la jaro 1920 gajnis la Premion Nobel de Literaturo, estas rigardata unu el la plej gravaj romanaŭtoroj de la norvega literaturo. Li mortis en Nørholm apud Grimstad.

Listo de verkoj redakti

  • Sult (Malsato, romano, 1890)
  • Mysterier (romano, 1892)
  • Redaktør Lynge (romano, 1893)
  • Ny Jord (romano, 1893)
  • Pan (rakonto, 1894)
  • Victoria (rakonto, 1898)
  • Børn av tiden (romano, 1913)
  • Segelfoss by (romano, 1915)
  • Markens grøde (romano, 1917)
  • Romantrilogio:
    • Landstrykere (1927)
    • August (1930)
    • Men livet lever (1933)
  • Ringen sluttet (romano, 1936)
  • På gjengrodde stier (membiografio, 1948)

En Esperanto aperis redakti

  • Victoria / traduko el la norvega Olav Rygg 1938 (Trovanto dokumenta numero 704.366-B.Esp)