Kresko de la Grundo (norvege: Markens Grøde), estas romano de Knut Hamsun kiu gajnis lin la Nobel Premio pri Literaturo en 1920. Ĝi sekvas la rakonton de viro kiu setliĝas kaj vivas en kampara Norvegio. Unue eldonita en 1917, ĝi poste estis tradukita el la norvega en multajn lingvojn. La romano estis skribita en la populara stilo de norvega nova realismo, movado superreganta la fruan 20a jarcento. La romano ekzemplis la malinklinon de Hamsun al modernismo kaj lia inklino al primitivismo kaj la agrara vivstilo.[1] La romano utiligis literaturajn teknikojn novajn al la tempo kiel konscifluo. Hamsun emis emfazi la interrilaton inter siaj roluloj kaj la natura medio. Kresko de la Grundo portretas la protagoniston (Isak) kaj lia familio kiel mirtimigita de modernismo, sed fojfoje kaj volenevole ili venas en kontakto kun ĝi. La romano enhavas du sekciojn titolitajn Libron Unu kaj Libro Du. La unua libro koncentriĝas preskaŭ nur sur la rakonto de Isak kaj lia familio kaj la dua libro komencas sekvi la sorton de Aksel kaj finiĝas plejparte koncentranta sur la familio de Isak.

Markens Grøde
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Knut Hamsun
Lingvoj
Lingvo norvega lingvo
Eldonado
Eldondato 1917
vdr

Intrigo redakti

Libro Unu redakti

La epopea romano komenciĝas sekvanta la rakonton de Isak, norvega viro, sindona farmisto, kiu setliĝis sur landpeco kiu li opiniis estas kapabla kaj inda por agrikulturo. En la centro de unu el la plej verdaj kaj izolitaj areoj de Norvegio, li komencis laboradi kreanta grundajn ŝedojn en kiujn li loĝigis pluraj kaproj akirita de la vilaĝo kaj establis sian magran biendomon. Isak demandis pasantaj Lappoj, nomadaj indiĝenaj homoj, aldiri al virinoj ke li bezonas helpon ĉe sia bieno. Poste, “granda, brunokula knabinon, plene-konstruita kaj kruda” kun leporlipo, kiu nomiĝas Inger, alvenis ĉe la domo kaj ekloĝis enen. Inger havis sian unuan infanon, kiu estis filo, nomita Eleseus. Nelonge poste ŝi havis alian filon nomitan Sivert.

Unu tagon sinjoro Geissler, la Lensmand, oficisto respondeca de certa jurisdikcio, venis de ilia bieno informante ilin ke ili estis sur ŝtata lando sed helpanta ilin aĉeti ĝin. Ili nomis la bienon Sellanraa. Baldaŭ poste, Geissler estis maldungita de lia pozicio kiel Lensmand post kiam akra reprimando de lia superulo, kaj li estis poste anstataŭigita kun Lensmand Heyerdahl. Unu tagon dum Isak foriris el la bienon por vendi virbovon en la vilaĝo, Inger naskiĝigis bebon kaj vidanta ke ĝi havas fendlipon, same kiel ŝi havas. Do por ke ĝi ne travivus la neeviteblan suferon en vivo kiel ŝi mem spertis de nekomprenema kaj antaŭjuĝigema socio, ŝi tuj murdas ŝin.

Unu tagon, Oline, parenco de Inger, vizitas la bienon kaj elkalkulis ke Inger mortigis la infanon. La sciigo de la infanmortigo nun disvastiĝas. Unu oktobran tagon, la Lensmand kaj policisto aperis ĉe ilia sojlo por enketi, pridemandi kaj trovi indicon apartenanta al la krimo. Kiam la krimo riveliĝas okazas jurproceso al Inger. Oline konsentas servi ĉe la bieno dum Inger estis for. La proceso trovas Inger kulpa kaj forigis ŝin al malliberigita al ses jaroj en malproksima grandurbo, kie ŝia dua filino naskiĝis. Ĉi tiuj tagoj, kiam ŝi pasigas tempon en malliberejo, okazas ŝia unua konekto kun urbaj homoj, kaj ŝi lernas de ili la morojn de la socio, kaj la bonaj kaj la malbonaj.

Novaĵoj alvenis ke Breidablik estas vendota. La vera kialo ke Brede vendas sian lokon estis ĉar estis iuj monaferoj kun la bankoj kaj vendejoj ĉe la vilaĝo, sed ili faris ĝin ŝajnita kiel tamen li estis vendanta la lokon laŭ sia propra libera volo por eviti malhonoron al li.

Unu tagon Geissler kaj kelkaj eventualaj minindustriaj aĉetantoj alvenis ĉe la bieno rajdantaj surĉevale. Geissler agis kiel la rekomendanto de Isak kaj vendis sekcion el la lando de Isak por kvar mil Kronroj. Isak mirindas ĉe kiom Geissler helpis lin gajni tiom da mono.

La lasta parto de Libro Unu diras de Isak akiras alian miraĵon por lia bieno, ĉi tiu tempo, falĉanta maŝino. Li provas kunmeti ĝin sed malsukcesas kaj postulas la legopovajn kapablojn de Eleseus helpi lin ripari ĝin. Homoj de ĉie kunvenis atesti ĉi tiun luksaĵon en uzo.

Libro Du redakti

Isak iris al la aŭkcio de Breidablik. Aksel, al la surprizo de ĉiu, aĉetis la bienon. Kiam pridemandita, li diris ke li aĉetis ĝin por iu alia.

La trian de septembro, Aksel ne povus trovi Barbro ien ajn. Li serĉis proksimume kaj poste trovas ŝin sur la bankoj de rivereto. Li scivolas kion okazis al la bebo kun kiu Barbro estis graveda. Laŭ ŝi, ŝi estis proksime al la rivereto kolektante juniperaj branĉetoj por purigi sitelojn kiam subite, ŝi glitis en la riveron kaj samtempe ŝi naskigis. Ĝi estis tro malfrue ĉar la bebo jam dronis. Aksel iris serĉi la infanon kaj trovis ĝin sub amaso de musko kaj branĉetaro envolvita en tuko. Li kuris hejmen por entombigi la korpon konvene kun ŝovelilo. Aksel kaj Barbro argumentis kiel ŝi daŭris aserti ke la bebo dronis kiam ŝin akcidente glitis en la akvon. Barbro, en la varmo de la argumento, konfesis ke ŝi jam unufoje mortigis alian bebon kaj ĵetis ĝin de boato. Tiu vintro, Barbro iris al la vilaĝo viziti la dentiston. Aksel havis neniun fidon ke ŝi revenos kaj kiel li antaŭvidis, ŝi iris al Bergen, alia granda urbo, por ĉiame.

Unu tagon, Aksel estis eliranta al la arbaro por forhaki kelkajn arbojn kiam li vidas Brede supreniras monteton, plej probable sur komisio ripari ion rilata al la telegrafa linio. Aksel komencis forhaki arbon kiam subite, lia piedo glitis en fendon en ŝtonego kaj la arbo kraŝante falis malsupren sur li. Tiu tago okazis neĝoŝtormo kaj jam mallumiĝis al nokto. Aksel luktis por horoj provanta liberiĝi sed li ne estis kapabla kapti la hakilon restanta sur la tero por tranĉi lian vojon ekstere. Aksel hurlis al Brede esperanta ke li estus revenanta de lia komisio baldaŭ. Certe, post kelkaj horoj, Brede revenis sed simple ignoris lin ŝajniganta ke li estis nekonscia de la situacio. Li daŭris piediri kaj lasis Aksel morti. Kiam ĉiuj espero estis perdita, Oline trovis Aksel. Ŝi liberigis lin kaj helpis lin reveni hejmen. Sur ilia vojo reen, ili renkontis Brede kiu asertis ke kiam li renkontis Aksel sur la tero, li montris neniujn signojn devi helpon aŭ ke io ajn estis malĝuste.

Geissler revenis unu tagon, interesita en eventuala minindustriaj terpecoj por kupro proksime al Sellanraa. Ŝajne, Geissler ne venis al la bieno nur por la erco, sed li ankaŭ planas havi Inger liberigita de prizono tuj kiam eblas. Brede Olsen, helpanto de la Lensmand, nun ankaŭ setliĝis sur la lando duonvoje inter Sellanraa kaj la vilaĝo. Li fariĝas najbaro de Isak ĉe la nemalproksima bieno kiu estas nomita Breidablik. Unu tagon, homoj eliris marki la vojon por telegrafa linio kiu estis planita kuri proksime al la bieno de Isak. Dume, Inger naskis alian bebon, knabinon nomitan Leopoldine, ĉe la prizono.

Sekvantan tagon, la sciigo raportis ke estis nova setlisto alvenas apid Maaneland. Li estis ŝajne tre riĉa kaj estis iranta malfermi vendejon ĉe la loko. Lia nomo estis Aronson kaj li vokis lian lokon Storborg. Printempo alvenis kaj inĝenieroj kaj laboristoj de Svedio baldaŭ komencos laboron en la mino. Storborg estis prosperanta kun ĉiuj de ĉi tiuj laboristoj aĉetanta varojn ĉe lia komerca poŝto. La laboro sur la mino daŭras sed estis sciigo ke la produktokvanto de erco ne estis kiel bona kiel promesita. Kiel atendita, la klopodoj ĉe la mino komencis trankviliĝi kaj malpli kaj malpli da laboristoj estis dungitaj, eĉ maldungitaj. Nun kiam la mino estis opiniita vana kaj sekve forlasita, la inĝeniero deziris aĉeti la landon sude de la akvo posedita de Geissler. Geissler anticipis ke tio ĉi okazus kaj do li proponis la landon ĉe troa prezo montranta ke li havis nenion por perdi se ili ne deziros aĉeti ĝin.

Fine, la suferado kun Barbro estis eltrovita kaj ŝi estis arestita en Bergen. Nun la tempo venis por la proceso de Barbro kaj Aksel okazi. Mirige, la edzino de la Lensmand, S-ino. Heyerdahl, atestis por Barbro donantan elokventan kaj emociplenan paroladon kiu movigis ĉiujn. La ĵurio estis evidente influita de ĉi tiu parolado kaj Barbro kaj Aksel estis plene pardonita. S-ino. Heyerdahl tiam akiris Barbro veni labori por ŝi.

Dume, Aronsen estis furioza ke Geissler rifuzis vendi sian terpecon da lando al la minindustria firmao. Lia negoca komerco dependis de multpieda homtrafiko sed pro tio ke estas ne plu da, estas ne pli da klientoj. Geissler deziris preni venĝon sur la vilaĝo por forigante lin kiel Lensmand. la tuta sorto kaj ekonomio de la distrikto ĉarniris sur sia decido vendi la landon. Poste, Aronsen, ne kapabla pritrakti ĝin plu, vendas sian lokon al Eleseus kiu decidis ke li fariĝu terkultivisto. Geissler fine vendis sian landon kaj la minon faraiĝis operacia denove. Poste, Aronsen revenis por reaĉeti la bienon de Eleseus sed al neniu utilo.

Barbro estis forpelitas el la domo de S-ino Heyerdahl post argumento kiam S-ino Heyerdahl eltrovis ke Barbro estis ofte elŝteliris al festoj kiam ŝi estis supozita esti laboranta. S-ino. Heyerdahl estis koleregigita ke tio ĉi okazis post ke ŝi savis Barbro-n de la teniloj de la leĝo. Barbro aŭdace revenis al Aksel sed bedaŭrinde, Oline jam prenis ŝian lokon en la familio dum ŝi estis for. Oline vere ne deziras lasi la lokon kaj demandis Aksel peti la doktoron ĉar ŝi ne sentis bone tiun nokton kaj ŝi kritikas ilin por provante forpeli tia senhavula, malsana virino. Tiun nokton Oline mortis.

La sekvantan tagon, Geissler revenis al Sellanraa. Li unue traktis la aferon de la kupra terpeco. Li aĉetis la landon por 200 daler de Isak, mono neaŭdita de li ĝis ĉi tiu tago. Geissler ankaŭ parolis al Inger pri kiel li submetiĝis raporton al la Reĝo kaj la Guberniestro koncerne al la kazo, kaj petanta amnestion kaj elkarcerigon por ŝi. Oni baldaŭ planas liberigi Inger pli frue. Isak estis konsternita de la malavareco kaj donacemo de Geissler.

Isak veturis malsupren al la vilaĝo por renkonti Inger. Grandaj ŝanĝoj okazis dum Inger estis for. Ŝi ne plu havis la leporlipon sed simple cikatro sur ŝia vizaĝo. Kaj nun ŝi estis kun la filino kiu Isak ne ankoraŭ renkontis, Leopoldine. Kiam unu el la telegrafaj inĝenieroj haltis ĉe la domo de Isak, laborposteno estis proponita al Eleseus labori sub lia prizorgo en la vilaĝo. Eleseus do iris labori en la urbo. Kiam Inger finfine estas liberigita kaj revenas al sia hejmo, kiu jam estas pligrandigita de kiam ŝi foriris per dekoj da fojoj, Isak malfacile rekonas ŝin: ŝi kudras anstataŭ labori sur la kampo, petas de li orajn ringojn, ripozas longe dum tagmezo, postulas servistinon kaj pli.

Nova setlisto alvenis je inter Sellanraa kaj Breidablik, lia nomo estis Aksel Ström. Li nomis lian bienon Maaneland. Aksel Ström ricevis proponon de Brede havi lian filinon Barbro helpi lin ĉe sia loko.

Kiam Inger rimarkas ke Eleseus, kiu plenkreskiĝis kaj fariĝis juna viro, estas sufiĉe saĝa por labori en la grandurbo, ŝi sendas lin por labori kiel komizo en la domo de la inĝeniero. Eleseus koruptiĝas, sian animon malheliĝas; li petas grandegajn monsumojn de siaj gepatroj, knabinumas kaj iĝas vera "urbanisto". Sivert, aliflanke, restas hejme kun sia patro, helpante al li kun la bieno kiu kreskiĝas tagon post tago el vera ĝojo de pura terkultivado. Dume, Eleseus lasis la bienon reen al urbo por laborposteno kiu estis ne pli longa havebla por li.

Inger ankoraŭfojon naskas filinon nomitan Rebecca. Kiam Oline alvenis unu tagon, ŝi diris la familion ke Onklo Sivert, la ulo kiu Sivert estis nomita laŭ li, falis terure malsana. Ĝi estis konsentita ke Sivert estis heredonto la grandan riĉaĵon kiu lia onklo postlasos. Fine, Onklo Sivert mortis kaj poste, la riĉaĵo estis determinota. Post kiam oficialuloj kontrolas la financajn librojn, ĝi estis eltrovita al la ŝoko de la familio ke Onklo Sivert havis nenion lasitan de lia riĉaĵo.

Distancigante de la movoplena urbo kaj en proksimeco al kampara trankvilo, kiun la bieno permesas al ŝi, Inger fariĝas devotece religia, vigle aliĝas al la kamplaboro, kaj eĉ provas igi Eleseus reveni al la vojo de la kredo – sed vane. Dum la kultivaĵoj estas en florado, brutaro reproduktiĝas, kaj "Sellanraa" iĝas regiona potenco dank'al la fokuso de Isak sur tera vivo sen nenecesaj turniĝoj, Eleseus estas devigita reveni hejmen post konsumado de ĉiuj siaj fortoj en la grandurbo. Li ne trovas sin en la bieno, kaj pro vera malemo sindetenas de manlaboro. Isak aĉetas por li vendejon (nevole), sed anstataŭe de ekpenado en la novan taskon, Eleseus sinkas en sindetruan dekadencan procezon kiu kondukas lin al kontemplema tristeco, laceco kaj malvolo en la vivo. "Eleseus ne precipe interesiĝas pri knabinoj. . . Li eble neniam sopiris vere ami. . . Tre stranga viro inter la viroj de la bienoj: sinjoro kun delikataj manoj de oficisto, kiu, kiel estas la kutimo de la virinoj, emas indulgi, kaj promenas kun ombrelo kaj rafinaĵoj. . . Li vivis en artefarita atmosfero kaj perdis sian vojon en la vivo. Ĉiuokaze li staras antaŭ ni — malforta, indiferenta, senespera. Li devintus envii ĉiun homon inter la kamparanoj, sed li ankaŭ ne trovis la forton por fari tion." Kiam Eleseus revenis hejme, li parolis private kun Sivert malkaŝigante al li siaj grandaj planoj - li volas komenci novan vivon en Ameriko. Sivert estis ŝokita kaj konsilis sian fraton ne preni la vojaĝon sed vidanta ke tio ĉi estis vana, li donis al li 25 kroner vojaĝmono. Eleseus lasis tiun tagon sur boato kaj neniam revenos.

La romano fermiĝas priskribante la saman rolulon per kiu ĝi malfermiĝis, Isak, semante en la kampoj dum en perfekta harmonio kun naturo kaj vivo. "Li florigas la dezerton laŭ sia naturo, kaj li estas farmisto de la kapo ĝis la piedoj. Antikva viro - kiu estas revivigita kaj kunportas kun si pasion al la estonteco, viro de la unua periodo de kultivado. Li estas tre konata, kalkuli liajn jarojn estas naŭcent jaroj (kiel la unua homo, adamo), sed li estas nuntempa." Kio estis unufoje dezerta lando estas nun riĉa de setlistoj, kaj ĉio komencis de la unua pioniro Isak.

Roluloj redakti

Isak redakti

Isak, la protagonisto de la romano, estas priskribita kiel "forta, krurda ulo, kun ruĝfera barbo kaj malgrandaj cikatroj sur siaj vizaĝo kaj manoj". Li estas la unua setlisto sur la Almenning proksime al la vilaĝo. Li estas la edzo de Inger kaj patro de Eleseus, Sivert, Leopoldine kaj Rebecca. La karaktero de Isak konformiĝas al ideala individuo de Hamsun: malfacile laboranta, kun granda familio, kaj kvankam malhelpita de moderneco sed tamen prefere trovanta radikojn ĉe la agrara vivstilo. Isak estas ofte portretita kiel tre simpla. Li havas neniun edukadon kaj estas nekapabla sufiĉe bone legi aŭ skribi. Isak estas pioniro de la lando, komencanta bienon kaj familion de preskaŭ nenio, trajto kiu Hamsun admiris en individuoj. Okazas pluraj momentoj kiam Hamsun malkaŝas krudan kaj perfortan flankon de Isak, kiel tiam kiam li kondamnis sian edzinon Inger al la supera etaĝo ĉar li vidis ŝin flirtantan kun telegrafa laboristo. Isak estas admirita de multaj, lia bieno estas tre evoluiĝa komparita al tiuj de liaj najbaroj. Li havas multajn kabanojn, elegantaj iloj kiel donaco de Geissler kaj minindustria operacio, bona lando, altnivela irigacia sistemo kaj pli da aferoj kiuj akiras al li la admiro de multaj.

Inger redakti

Inger estas la edzino de Isak. Ŝi estas priskribita kiel estanta " granda, brunokula knabino, plene konstruita kaj kruda, kun bona, pezaj manoj kaj aspra feloj sur ŝiaj piedoj kvazaŭ ŝi estis sameanino"; sed verŝajne ŝia idiosinkrazia marko estas la laporlipo. Ŝi estas la patrino de du knaboj, Eleseus kaj Sivert; kaj poste terura okazaĵo kaj sekva malliberigo ankaŭ de du knabinoj, Leopoldine kaj Rebecca; la kvinan infanon, ordigita meze inter la knaboj kaj la knabinoj, ŝi mortigis de kompato ĉar ĝi naskiĝis kun la sama marko. Ŝi deziris ŝpari al la ĵusnaskita infano tiun specon de suferado ke ŝi tre bone scias ke ĉi tiu manko alportus. Homoj baldaŭ konscias ke io okazis al ŝia gravedeco kaj la korpo de la infano estis eltrovita entombigita en la arbaro. Inger estis kondamnita al ok jaroj en prizono el la maksimuma puno de dumvivo. Prizono estis pozitiva sperto por ŝi. Ŝi lernis triki, fari diversajn tipojn de brodlaboro per kudrilo, legi, skribi kaj aliaj scipovoj. Krome, la harelipo de Inger estis kirurgie riparita kiam ŝi estis en prizono. Hamsun priskribis Inger kiel estanta tre malbela, malrafinita kaj neinteligenta. Ŝi estas ĉiam mirita pri ĉio kio Isak faras. Kiam ajn li aĉetas ion ĉe la vilaĝo, Inger miras ĉe ĝi. Post kiam ŝia tempo ĉe la prizono finiĝas, ŝi jam spertis kelkaj aspektoj de la moderneco kaj ne pli longe estis timigita de la klopodoj kiuj Isak faris.

La infanoj de Isak kaj Inger redakti

Isak havis kvar infanojn: Eleseus, Sivert, Leopoldine kaj Rebecca. Estis ankaŭ unu infano kiu estis mortigita tuj post naskiĝon de Inger. La plej maljuna infano estas knabo nomita Eleseus. Li reprezentas la intelektulon de la familio. Eleseus estis proponita laborpostenon en la vilaĝo de viro kie li lernis multajn akademiajn kapablojn kiu estas fremda al la resto de lia familio. Liaj gepatroj ofte sendis al li monon kiun li elspezus frivole kaj tiel koleriganta ilin. Revenanta hejmen por ferio, lia pozicio ĉe lia eksa laborposteno estis perdita. Dum restanta ĉe la bieno denove, ĝi estas evidenta ke Eleseus estas malforta komparita al lia frato kaj ne estas fizika laboristo. Post multe da konsidero, Eleseus aĉetis la hejmon de Aronsens kun la mono de Isak. Li restis tie por la momento sed post kiam konscianta ke li ne plulonge deziris tiun vivstilon, ekiras al Ameriko, por neniam esti vidita denove. Sivert, la dua plej maljuna filo, estas forta, laborema persono. Li estas simila al sia patro konsiderante forton. Sivert estas nomita honore de sia onklo kiu estis supozita lasi lian nevon plejparto de lia supozate granda riĉaĵo, kiu fakte egalas al nenio ĉe lia morto. Leopoldine estas unu el la filinoj kiu Inger portis dum ŝi estis servanta ŝian prizonan punon por fari infanmortigon. Rebecca estas la plej juna filino kiu naskiĝis poste.

Geissler redakti

Geissler estas la eksa-Lensmand de la vilaĝo. Li estis bonega amiko de Isak kaj helpis lin vendi lian landon, elkarcerigiiInger de prizono kaj konsilas lin pri la vendado de la mino. Geissler estis anstataŭigita de Lensmand Heyerdahl post akra reprimando de lia superulo. Isak admiris Geissler kaj estis ĉiam ekscitita kiam lin alvenas. Geissler ofte estus faranta grandan komercon kun aliaj homoj kaj veturado sed al la fino de la romano, li ŝajne fariĝas eluzita kaj lia sano estas en malbonordo. Ju pli la intrigo progresas des pli Geissler fariĝas antagonisma ĉar lia propra komerco komencas negative efiki la vivojn kaj komercojn de la urbeto.

La najbaroj de Isak redakti

la najbaroj de Isak estas Brede Olsen, Aronsen, Aksel Strom kaj Barbro. La unua najbaro kiu setlis proksime al Isak estis Brede Olsen de la bieno Breidablik. Li estis mense disigita kaj nekapabla prizorgadi bienon ĝuste. Indico de neglektado de la iloj de Brede estis vidita kiam Isak pasis apud lia bieno por iri al la vilaĝo. La loko de Brede estis poste vendita pro elstaraj akuzoj kun la bankoj en la vilaĝo. Ili permesis Brede ŝajnigi ke li vendas Breidablik ekstere de sia propra volo por eviti nenecesan embarason. Breidablik estis aĉetita de Aksel Strom kiu aĉetis ĝin por lia frato. Aksel Strom estis la posedanto de Maaneland. Li ne estis kompetenta ĉe farmisto kiel Isak estis sed ricevis helpon de Barbro, la filino de Brede, kiu laboris por li. Aronsen estis alia tre riĉa setlisto kiu instalis vendejon por fari profiton de la multaj ministoj kiuj estus ĉe la ĉirkaŭaĵo laboranta sur la kupra mino proksime al Sellanraa (la bieno de Isak). Lia loko estis nomita Storborg. Vidanta ke estis ne pli da komerco ĉar ili foriras pro malsukceso de produktokvanto, Aronsen vendis sian lokon al Eleseus, la filo de Isak.

Gravaj temoj redakti

la protagonistoj de Hamsun estis ofte sociaj forpelitoj kaj vagabondoj kiu oponis kaj kontraŭstaris civilizacion, industriigon kaj modernigon. Ĉi tiuj senradikaj individuoj kiuj malfidis organizitan socion estis reflekta konsidero de Hamsun li mem. La romano “Kresko de la Grundo” esprimas reirado-al-naturo, malnov-lernejaj filozofioj kaj kamparana vivo. Liaj verkoj fiksas simplajn agrarajn valorojn kontraŭ tiuj de industria socio, montranta profundan malinklinon al civilizacio kaj per tio pruvanta ke la vivplenumo de homoj restas kun la grundo. La romano montris la favoron de Hamsun al primitivismo kaj malinklino al moderniso. Li oponis naturalismon kaj realismon kaj deziris ke “modernan literaturon reprezentu la kompleksajn komplikaĵojn de homa menso”. Hamsun kredis ke la vera naturo de individuo nur povus esti malkaŝita tra subjektiva kaj malracia alproksimiĝo. Politikaj kredoj kaj ideologioj de Hamsun ofte esprimiĝas en liaj verkoj, precipe en tiu ĉi romano.[2]

La rolulo Isak konformiĝas al la vizio de Hamsun de ideala individuo. Li havas malgrandan konekton kun industria socio aŭ moderneco kaj kiam li ja havas, ĝi kutime estas en negativa lumo. Ekzemple, kiam li estis informita ke li devintus aĉeti la bienan landon de la Stato, Isak estis konfuzita ĉar tio ĉi neniam transiris lian menson. Bonŝanĉe por li, la kosto estis milda danke al la donacemo de Geissler la Lensmand . Isak estis pioniro de la grundo, li komencis kun nenio kaj konstruis grandan bienon el ĝi. La temo de malfacila laboro produktanta rezultojn estis evidenta tra la romano, kun Isak kiel ekzemplo.[3]

Stilo redakti

La romano estas skribita en la stilo de norvega nova realismo, literatura movado kiu estis uzita en pli lastaj romanoj de Hamsun. Ĉi tiu stilo estis ofta dum la unua duono de la 20a jarcento en norvega literaturo. Hamsun utiligita teknikojn juste nova al la tempo kiel rivereto de konscio aŭ interna monologo.[3]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. Zagar, Monika (2009). Knut Hamsun: The Dark Side of Literary Brilliance. University of Washington Press ISBN 0295989459.
  2. "Knut Hamsun - Biographical". Nobelprize.org. Nobel Media AB 2014. Web. 15 Apr 2016. <http://www.nobelprize.org/nobel_prizes/literature/laureates/1920/hamsun-bio.html>
  3. 3,0 3,1 " Knut Hamsun." 2012. FamousAuthors.org 15 April, http://www.famousauthors.org/knut-hamsun