Kohat, urdue کوہاٹ‎‎, paŝtune کوهاټ‎ estas universitata urbego en provinco Ĥajber-Paŝtulando, kie ĝi estas ĉefurboj de la samnoma kantono kaj distrikto.

Kohat
Panoramo de Kohat
Panoramo de Kohat
Panoramo de Kohat
urbo
Administrado
Demografio
Loĝantaro 170 800  (2017) [+]
Geografio
Geografia situo 33° 35′ N, 71° 26′ O (mapo)33.58694444444471.441388888889Koordinatoj: 33° 35′ N, 71° 26′ O (mapo) [+]
Alto 489 m [+]
Kohat (Ĥajber-Paŝtulando)
Kohat (Ĥajber-Paŝtulando)
DEC
Kohat
Kohat
Situo de Kohat

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Kohat [+]
vdr
Ponto ĉe Kohat

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Kohat situas sur montaro laŭ maldektra bordo de rivero en nordokcidenta Pakistano. Peŝavaro troviĝas 46, Rawalpindi 149, Islamabado 151, Fajsalabado 290, Lahoro 355, Multano 378, Kveta 561, Sukur 701, Hajderabado 961, Karaĉio 1062 kilometrojn (aere) [2].

Historio redakti

Urbo Kohat situas iomete for de la originala 14-a jarcenta vilaĝo, laŭdire fondita de la budhisma raĝo Kohat. La dominado de britoj daŭris de 1849 ĝis 1947. Kohat ricevis municipan statuson en 1873. Strategia milita vojo malfermiĝis en 1901 tra montpasejo de Kohat. Post la sendependeco de Pakistano en 1947 la minoritataj hinduoj kaj sikoj migris al la nova ŝtato Barato, samtempe islamaj rifuĝintoj alvenis al Kohat.

 
Lago kun sama nomo Kohat

Loĝantaro redakti

Loĝantaro
1961 1972 1981 1998 2012
49 854 65 202 77 604 125 271 166 127

Ekonomio redakti

En Kohat oni produktas kotonajn tukojn, teksaĵojn, ŝuojn kaj ledajn varojn. En la ĉirkaŭaĵo oni okupiĝas pri agrikulturo.

 
Tunelo ĉe Kohat

Trafiko redakti

Al Kohat ĉefŝoseoj kuras el Islamabado, Peŝavaro kaj Karaĉio. La preskaŭ 2 kilometrojn longa tunelo estis konstruita en 2004 kun japana helpo kaj faras ligon al Peŝavaro. La fervoja linio startas el Rawalpindi ekde 1902 kaj finiĝas en Kohat, sed pli frue la linio daŭriĝis pli. En Kohat armea flughaveno funkcias, la plej proksima internacia flughaveno troviĝas en Peŝavaro.

Klimato redakti

Kohat situas en duonarida klimato laŭ la klimata klasifiko de Köppen. La jara averaĝa temperaturo varias 15-28 °C. La jara precipitaĵo estas 504 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, tamen dum musono (julio-aŭgusto) estas pli.

 
Valo de Kohat

Eduko redakti

En Kohat universitatoj kun akademioj, kolegioj funkcias.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti