Ordinara gruo

(Alidirektita el Kutima gruo)

La Ordinara gruo (Grus grus) estas tre konata birdospecio de la familio de Gruedoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ordinara gruo


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Gruedoj Gruidae
Genro: Gruo
Specio: G. grus
Grus grus
Linnaeus, 1758
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu palearktisa birdo reproduktas en malsekaj nordaj regionoj de Eŭropo kaj Azio, tio estas el Skandinavio, orienta Germanio kaj Pollando okcidente tra Rusio kaj nordaj Centra Azio kaj Mongolio ĝis orienta Siberio. La plej multnombra loĝantaro vivas en Rusio kaj Skandinavio. La totala loĝantaro povas ĉirkaŭi la kvaronon de miliono.

Ili migras aŭtune al pli varmaj regionoj, nome tiuj de Skandinavio kaj centra Eŭropo al Ekstremaduro (Hispanio) -el 20.000 ĝis 80.000, laŭ diversaj fakuloj ĉefe laŭ komencaj censoj- kaj malmultaj al Maroko, tiuj de orienta Eŭropo ĉu al Tunizio tra Italio ĉu tra Balkanio al valo de rivero Nilo ĝis Sudano kaj Etiopio, tiuj de Rusio same aŭ al Irano-Irako, tiuj de Centra Azio same aŭ al Barato, tiuj de okcidenta Mongolio al Barato ka, tiuj de orienta Mongolio kaj Manĉurio al okcidenta Ĉinio, nome tiuj kiuj fekundiĝas en okcidenta Ŝinĝango kaj norda Hejlongĝjango travintras sude de Jangzi-rivero kaj en Hajnan-insulo en Ĉinio. Ĉiuj revenas printempe.

Krome estas kaj reproduktantaj kaj vintrantaj birdoj en Turkio kaj Kaŭkazo. En Britio tiu specio ekstingiĝis en la 17a jarcento, sed poste eta loĝantaro ekbredis en regiono Norfolk Broads kaj pludaŭras.

Pli ĵuse oni registris maksimumon de la populacio vintranta en Hispanio, nome en Januaro 2015 oni censis 202 034 individuoj, nome granda pliiĝo el 151 000 dum 2004, 55 000 en 1988 kaj nur 15 000 en 1980.[1] En la vintro 2016-17 oni censis 254 792 individuojn en Hispanio kaj 11 027 en Portugalio.[2]

Aspekto redakti

Dosiero:Grus grus00.jpg
Ordinara gruo

Ĝi havas grandan korpon kun longo de ĝis ĉ. 1,2 metroj kun enverguro de 180–230 cm kaj mezaveraĝa pezo de 5,5 kilogramoj. Estas svelta birdo kun longaj nigraj kruroj, grizverda beko kaj kolo. Ĝia korpo ĉefe estas griza, la senpluma fronto estas vermiljona kun maldensaj nigraj mallongaj plumoj antaŭe kaj grizaj malantaŭe. Okuloj estas ruĝaj. La vangoj kaj kolflankoj estas grizblankaj kaj la antaŭaj partoj de la kolo griznigraj, same kiel plumaro de la vosto kaj flugilpintoj. Dumfluge malantaŭaj partoj de la flugiloj estas klare videblaj kiel nigraj kontraste kun la grizaj antaŭaj partoj. La maskla kaj femala birdoj estas samkoloraj. Tamen la virbirdo estas rekonebla per ruĝbrunaj irisoj kaj la birdino per orflavaj irisoj. Junuloj estas pli brunaj en kapo kaj kolo.

Kutimoj redakti

La ordinaraj gruoj vivas en arbaroj, marĉoj, ebenaĵoj, stepoj kaj montetoj proksimaj al akvo. En frua printempo ili reflugas al siaj naskiĝlokoj, kie ankoraŭ regas malvarmo. Ili estas timemaj kaj malfacile alireblaj. Surprizigitaj, ili ofte kuras unue kaj ekflugas poste. Dum flugado ili rektigas siajn kolon kaj piedojn -male al iom similaj ardeoj- kaj malrapide svingas siajn flugilojn, viciĝante en V- aŭ Y-formo. Dum ripozo ili staras kutime sur unu piedo, kun kapo turnita malantaŭen kaj beko metita en la dorsplumojn. Ili ŝatas vadi en malprofunda akvo de rivero aŭ laga kaj povas transpaŝi pli profundan riveron, en kiu ili sin movas antaŭen per la piedoj, vidigante la kapon, kolon, dorson kaj flugilojn sur akvo. En akvo ili defendas sin de eventualaj predantoj kiel aproj aŭ vulpoj; ankaŭ reĝa aglo povus ataki ilin. Ankaŭ per socia kuniĝo ili defendas sin. Dum vintra restado ili povas kuniĝi ĉu laŭ grandaj grupoj de centoj ĉu pli malgrandaj familiaj grupoj de du aŭ tri familianoj kontakte kun aliaj similaj grupoj kiuj vespere kuniĝas.

Ili nutras sin per ĝermoj de akvoherboj, semoj, grajnoj, berojn, moluskoj, anelidoj, insektoj, ranoj, lacertoj kaj fiŝoj, kaj iam kaptas serpentojn, ratojn kaj birdetojn por manĝi. Vintre ili manĝas ankaŭ arakidojn, bataton, tritikajn plantidojn kaj mortintajn akridojn.

Ili havas laŭtegan voĉon kiel trumpetado “kru-kru” ĉu dumfluge -taŭge por ne perdi dum malbona vetero- ĉu dummanĝo ĉu dum dancaj ceremonioj, sed ĉiam eblas pli mallaŭtaj pepadoj kiel de paseroj. Ceremonioj estas tre buntaj; ili malfermas flugilojn aŭ mallevas ilin dum levas la voston kaj malantaŭigas la kapon. Tiuj ceremonioj komencas eĉ dum vintrado.

Reproduktado redakti

 
Ovo

Ili fekundiĝas dum aprilo kaj majo. Dum tiu tempo ili vivas en paroj. La maskla kaj femala birdoj intime dancas kaj de tempo al tempo kriadas unu al la alia. Ili kutime konstruas tre simplan neston sur virga tero aŭ en herbaro de marĉejo. La birdino demetas du ovojn -malofte tri- el kiuj transvivas unu aŭ du idoj. La kovado, kiu daŭras 28-31 tagojn, estas plenumita de la gebirdoj, same kiel posta zorgado.

Bildaro redakti

Etaplokoj sur migradvojo, kun TTT-ejoj redakti

Referencoj redakti

  1. Ardeola, 62, 201, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 18, Madrido, 2015, paĝo 12.
  2. Ardeola, 64, 255, Citita en "Aves de España", Aves y naturaleza, nº 23, Madrido, 2017, paĝo 19.

Eksteraj ligiloj redakti