László Cseh (filo)

László Cseh [lAslO ĉe], laŭ hungarlingve kutima nomordo Cseh László estas hungara naĝisto, kvinfoja olimpiano, dufoja mondĉampiono. Lia patro estis László Cseh (patro).

László Cseh
László Cseh
László Cseh
Persona informo
Naskiĝo 3-an de decembro 1985 (1985-12-03) (38-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro László Cseh (patro)
Okupo
Okupo naĝisto
TTT
Retejo http://www.csehlaszlo.hu/
vdr
László Cseh en 2012 (maldekstre)

László Cseh[1] naskiĝis la 3-an de decembro 1985 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Cseh maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 2004, poste li studis en Teknikuniversitato de Budapeŝto. Li havis edzinon. Li ricevis ŝtatajn premiojn inter 2004-2016.

Sporta kariero redakti

László Cseh aĝis 4, kiam li lernis naĝi. Ĝis 2014 li estis naĝisto en ĉefurba sportklubo, poste en Eger. Liajn pli bonajn rezultojn ofte baris malsanoj (astmo, ostorompiĝo). Li estis hungara ĉampiono 112-foje inter 2001-2021. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 2004, Hungario en la Somera Olimpiko 2008, Hungario en la Somera Olimpiko 2012, Hungario en la Somera Olimpiko 2016 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 2020 kun po 2 arĝentaj kaj bronzaj medaloj, krome en mondĉampionumoj li estis la unua en 2005 kaj 2015. Li finis sian aktivan sportan karieron en 2021.

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti