László Mérő [lAslO mErO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mérő László estas hungara matematikisto, psikologo, altlerneja instruisto.

László Mérő
László Mérő en 2008
László Mérő en 2008
Persona informo
Naskiĝo 11-an de decembro 1949 (1949-12-11) (74-jaraĝa)
en Budapeŝto
Lingvoj hungaraanglagermana
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd • Berzsenyi Dániel High School (Budapest)
Familio
Infanoj Csaba Mérő • Vera Mérő
Okupo
Okupo matematikisto • psikologo • kreisto de videoludoj • videoludproduktoro • publikigisto • ludteoriisto
vdr

László Mérő[1] naskiĝis la 11-an de decembro 1949 en Budapeŝto.

Biografio redakti

László Mérő maturiĝis en gimnazio en sia naskiĝurbo en 1968, en la sama jaro li atingis la trian lokon en Moskvo en konkurso de studentoj. Li akiris matematikistan diplomon (M.Sc.) en Scienca Universitato Loránd Eötvös en 1974. Post la diplomo li laboris en esplorinstituto de Hungara Scienca Akademio. Rekonante la limigojn de la artefarita inteligenteco li komencis esplori la homan pensadon. Intertempe en 1980 li kandidatiĝis (C.Sc.). Inter 1984-2004 li instruis psikologion de ludiloj en la universitato kun rango docento, krome inter 1987-2003 li estis ankaŭ negocisto en firmao pri komputilaj ludiloj. Tie li kelkfoje laboris kun Ernő Rubik. En 2000 li habilitiĝis pri psikologio en la universitato, en 2005 li akiris la plej altan instruan rangon profesoro. En 2003 li fondis propran firmaon, ekde 2007 li instruas ankaŭ en Universitatea Babeș-Bolyai. Li verkis plurajn librojn, ankaŭ nehungare. Li ricevis premiojn inter 1968-2009, Li havas du gefilojn.

Elektitaj libroj redakti

  • Észjárások (1989)
  • Mindenki másképp egyforma (1996)
  • Maga itt a tánctanár? – Pszichológia, moralitás, játék és tudomány (2005)
  • A csodák logikája. A kiszámíthatatlan tudománya (2014)
  • Emberi matek. Ötperces írások (2016)

Fontoj redakti

Referencoj redakti