László Mensáros

László Mensáros [lAslO menŝAroŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Mensáros László estis hungara aktoro, voĉoaktoro kaj reĝisoro.

László Mensáros
László Mensáros (1970)
László Mensáros (1970)
Persona informo
Naskiĝo 26-an de januaro 1926 (1926-01-26)
en Budapeŝto
Morto 7-an de februaro 1993 (1993-02-07) (67-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Zoltán Mensáros
Parencoj Ferenc Springer
Okupo
Okupo aktoro • filmaktoro
vdr
Memortabulo ankaŭ pri László Mensáros

László Mensáros naskiĝis la 26-an de januaro 1926, Budapeŝto - mortis la 7-an de februaro 1993, Budapeŝto.

Biografio redakti

László Mensáros frekventis Teatran Akademion inter 1946-1952. Pro politikaj pretekstoj li dufoje estis en prizono: inter 19491951 kaj 19581961. Li komencis sian aktoran karieron en Debrecen, kie ludis inter 1952-1957, poste en Teatro Madách. Inter 1961–1964 li estis ano de Teatro Szigligeti (Szolnok), poste li reiris al Madách. En 1984 li emeritiĝis, sed foje li aktoradis en Teatro Madách. Li ricevis premion Kossuth en 1980, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.

Roloj (elekto) redakti

  • 32 filmoj (ankaŭ televiziaj) inter 1957-1983, ekzemple Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo), 1969; Szerelem (Amo), 1971; Csárdáskirálynő (Reĝino de ĉardaŝo), 1971
  • diversaj teatraĵoj, ekzemple William Shakespeare: Hamleto; Imre Madách: Az ember tragédiája (La tragedio de l' homo)

Memorigiloj redakti

  • memortabulo en Budapeŝto

Fontoj redakti