Léon Joseph Florentin BONNAT (20a de junio 1833 – 8a de septembro 1922) estis franca pentristo, Granda Oficiro de la Honora legio kaj profesoro en la Ecole des Beaux Arts de Parizo.

Léon Bonnat
Persona informo
Léon Bonnat
Naskonomo Léon Joseph Florentin Bonnat
Naskiĝo 20-an de junio 1833 (1833-06-20)
en Bajono, Pyrénées-Atlantiques,  Francio
Morto 8-an de septembro 1922 (1922-09-08) (89-jaraĝa)
en Monchy-Saint-Éloi, Oise,  Francio
Tombo Saint Étienne Cemetery vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Nacia Altlernejo de Belartoj vd
Profesio
Okupo pentristo • gravuristo • artkolektanto vd
Aktiva en MadridoParizoRomoParizo vd
Aktiva dum 1848–1922 vd
Verkado
Verkoj Portrait of Isaac Dignus Fransen van de Putte (1822-1902). Colonial Minister (1863-66, 1872-74) ❦
Armand Fallieres ❦
Interior of the Sixtine chapel vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Kariero redakti

Bonnat naskiĝis en Bajono, sed el 1846 ĝis 1853 li loĝis en Madrido, kie lia patro posedis librovendejon.[1] Deĵorante en la vendejo de sia patro, li kopiis gravuraĵojn de verkoj de la Malnovaj Majstroj, kio disvolvigis pasion por desegnarto. En Madrido li ricevis sian artan trejnado kun Madrazo. Li poste laboris en Parizo, kie li estis konata kiel grava portretisto, kaj ricevis nombrajn komisiojn. Liaj multaj portretoj montras la influon de Velázquez, José de Ribera kaj aliaj hispanaj majstroj, same kiel de Tiziano kaj van Dyck, kies verkoj li studis en la Muzeo Prado, kio metis lin avangarde en la pentrarto en Francio en la 1850-aj jaroj, opozicie al novklasikismo kaj al akademiismo. Post la epoko de Hispanio, Bonnat laboris en la studioj de historipentristoj Paul Delaroche kaj Leon Cogniet (1854) en Parizo. Spite ripetitajn klopodojn, li malsukcesis atingi la Premion de Romo, kaj finfine ricevis nur la duarangan premion. Tamen stipendio el Bajono permesis al li pasigi tri jarojn en Romo (1858–60) sendependece. Dum sia restado en Romo, li amikiĝis kun Edgar Degas, Gustave Moreau, Jean-Jacques Henner kaj la skulptisto Henri Chapu.

Bonnat ricevis honormedalon en Parizo en 1869, kaj estis farita Granda Oficiro de la Honora legio kaj profesoro de la Ecole des Beaux Arts en 1882. Bonnat estis tre populara inter uzonaj studentoj en Parizo. Krom sia natura franca, li parolis ankaŭ la hispanan kaj la italan kaj bone regis la anglan, por malpeziĝo de multaj unulingvaj usonanoj. En majo 1905 li sukcedis al Paul Dubois kiel direktoro de la Ecole des Beaux-Arts. Julius Kaplan kategoriis Bonnat kiel "liberala instruisto kiu markis simplecon en arto super altakademia finigo, same kiel la ĝeneralan efikon pli ol detalon."[2] La emfazo de Bonnat al la ĝenerala efiko unuflanke, kaj al la rigora desegno aliflanke, metis lin en meza pozicio rilate al la Impresionistoj kaj al akademiaj pentristoj kiel sia amiko Jean-Léon Gérôme. En 1917, Bonnat estis elektita al la "National Academy of Design" de Novjorko kiel Honora Koresponda Membro.[3]

Pentraĵoj redakti

 
La resurekcio de Lazaro de Bonnat en 1857.

La vivecaj portretoj de tiutempaj famuloj estas liaj plej karakteraj verkoj, sed liaj plej gravaj verkoj estas eble liaj povegaj religiaj pentraĵoj, kiel lia Kristo surkruce (nune en la kolekto de la Muzeo de la Malgranda Palaco en Parizo, sed ne nun ekspoziciata), Job (en la Muzeo Bonnat), Sankta Vincento anstataŭanta ŝipsklavojn (en la preĝejo Saint-Nicholas des Champs en Parizo), kaj la granda Martirigo de Sankta Denizo por la Panteono de Parizo. Tamen, li ricevis malmultajn komisiojn por religiaj kaj historiaj pentraĵoj, kaj plej el liaj produktoj estis portretoj. Li produktis ankaŭ ĝenropentraĵojn de italaj kamparanoj, kaj malgrandan nombron de orientalismaj scenoj.

La verkistoj Émile Zola kaj Théophile Gautier estis inter la subtenantoj de Bonnat. Gautier konsideris lin kiel "la antitezo de Bouguereau," pro la akra naturalismo kaj manko de surfaca finigo kiuj estas karakteroj de la verkaro de Bonnat. Bonnat estas akademisma pentristo. Li estis membro de la Instituto, unu el nur 14 pentristoj kiu havis administran povon super la Akademio de Belartoj de Francio kaj tiele super la Ecole des Beaux Arts. Li havis amikojn kaj konektojn inter sendependaj artistoj siatempaj, kiel Edgar Degas, kiun li renkontis dum sia restado en Romo kaj kiu pentris du portretojn de Bonnat, kaj Édouard Manet, kiu kunhavis sian emon por la hispana pentrarto. Li instruis kun Pierre Puvis de Chavannes en la privata ateliero kiun li estris antaŭ iĝi profesoro en la École. Li subtenis la kandidatigon de Auguste Rodin por la Instituto, kaj defendis la submeton de Gustave Courbet al la salono.

Instruisto redakti

Kiel instruisto li kuraĝigis esprim-liberon kaj plenumon. Li rekommndis veturadi al Madrido por viziti la Prado-Muzeon, kaj enkondukis en Parizo la pentrotendencon laŭ la hispana maniero, kio influis la evoluon de la franca pentrarto.

Some of Bonnat's more notable students include: John Singer Sargent, Stanhope Forbes, Gustave Caillebotte, P. S. Krøyer, Georges Braque, Thomas Eakins, Raoul Dufy, Jean Béraud, Edvard Munch, Henri de Toulouse-Lautrec, Hyakutake Kaneyuki, Nils Forsberg, Walter Tyndale, Émile-Louis Foubert kaj Harry Watrous.[4]

Galerio redakti

Notoj redakti

  1. Artfact.com Arkivigite je 2016-03-09 per la retarkivo Wayback Machine. Alirita la 27an de novembro, 2006.
  2. Julius Kaplan, "Leon Bonnat", The Dictionary of Art, Volume IV, New York: Grove, 1996, (ISBN 9781884446009), p. 329.
  3. Archived copy. Arkivita el la originalo je 2016-03-14. Alirita 2016-03-04.
  4. World Wide Arts Resources. En webarchive [1] 2012-07-20. Alirita en la 27a de novembro, 2006.