Lídia Danis
Lídia Danis [daniŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Danis Lídia estas hungara aktoro.
Lídia Danis | |
---|---|
Lídia Danis | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 12-an de aprilo 1980 (44-jaraĝa) en Sopron |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Dramo kaj Filmo |
Familio | |
Edz(in)o | Mátyás Lazók |
Okupo | |
Okupo | aktoro |
Lídia Danis[1][2] naskiĝis la 12-an de aprilo 1980 en Sopron.
Biografio redakti
Lídia Danis devenis el cigana familio. Ŝi estis edukita en Pereszteg kaj ŝi maturiĝis en luterana gimnazio en Sopron. Ekde 1998 ŝi studis en aktorstudio de Teatro Magyar, poste ŝi akiris aktoran diplomon en Universitato de Dramo kaj Filmo (Budapeŝto) en 2004. Ŝia ĉefinstruisto estis Géza Hegedűs D. Ŝi komencis sian aktoran karieron en Gaja Teatro. Inter 2010-2013 ŝi estis membro de Nacia Teatro (Szeged), poste de teatro en Tatabánya. Ŝi vivas en la proksima Oroszlány. Ŝi ricevis teatrajn premiojn inter 1996-2019. Ŝi edziniĝis kaj naskis filon en 2009.
Ŝiaj teatraj roloj (elekto) redakti
- William Shakespeare:
- La Dresado de la Megero - Katalin (2011)
- Dekdua Nokto aŭ Epifanio : aŭ kiel vi volas - Olivia (2014)
- Makbeto - S-ino Makbeto (2018)
- Nikolaj Gogol: La Revizoro - Marja Antonovna (2004)
- Anton Ĉeĥov:
- Ĉeriza ĝardeno - Anja (2007)
- Tri fratinoj - Natalja (2011)
- La mevo - Maŝa (2015)
- Molière: Tartufo - Dorine (2015)
- Friedrich Schiller: Maria Stuart - (2017)
- Henrik Ibsen:
- Nora – ĉambristino (2003)
- Hedda Gabler – Hedda Tesman (2012)
Ŝiaj kinaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Fekete-fehér, igen-nem - Kriszta (2001)
- Genezis - Mira (2018)
Ŝiaj televiziaj filmaj roloj (elekto) redakti
- Lámpaláz (2004)
- Bogaras szülők - Zsuzsi (2018)
Fontoj redakti
- hungarlingva biografio kun foto Arkivigite je 2018-03-17 per la retarkivo Wayback Machine
- hungarlingva biografio kun foto
- [1]
- [2]