Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Lóránt Hegedüs.

Lóránt HEGEDŰS [hegedUŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hegedűs Lóránt estis hungara pastro, kalvinana episkopo.

Lóránt Hegedűs
Persona informo
Naskiĝo 11-an de novembro 1930 (1930-11-11)
en Hajdúnánás
Morto 26-an de januaro 2013 (2013-01-26) (82-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Loránt Hegedűs
Okupo
Okupo pastoro
vdr

Lóránt Hegedűs [1] naskiĝis la 11-an de novembro 1930 en Hajdúnánás. Li mortis la 26-an de januaro 2013 en Budapeŝto. .

Biografio redakti

Lóránt Hegedűs abiturientis en sia naskiĝurbo, poste li lernis teologion en Budapeŝto inter 1949 kaj 1954. Post lernado li estis vicpastro en Bicske, poste en Budapeŝto. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1956, post falo de la revolucio li devis servi plu en diversaj vilaĝoj aŭ urbetoj. Inter 1983-1996 li estis pastro en Budapeŝto. Li estis elektita episkopo en 1991. Li strebis multe pri fondo de kalvinana universitato. Post 2 jaroj li iĝis titulara profesoro en Veszprém (urbo). Li havis edzinon, kiu naskis 4 gefilojn.

Fontoj redakti