La Kapitanfilino

romano far Aleksandro Puŝkino

La Kapitanfilino [1][2]La Filino de la Kapitano (ruse Капитанская дочка) estas historia romano de Aleksandr Puŝkin pri la kamparana ribelo de kozakoj, gvidataj de Emeljan Pugaĉov, kontraŭ la Rusa Imperio en la jaroj 1773 ĝis 1775. La rusa originalo datiĝas de 1836, kiam ĝi aperis en la literatura gazeto Sovremennik. Ĝi estas esperantigita fare de Maria Ivanovna Ŝidlovskaja. La 176-paĝa tradukaĵo aperis en Berlino ĉe eldonejo Rudolf Mosse en 1927 en la serio "Biblioteko Tutmonda" kiel numerojn 15–17.

La Kapitanfilino
La Kapitanfilino
La Kapitanfilino
Aŭtoro Aleksandr Puŝkin
Eldonjaro 1927
Urbo Berlino
Eldoninto Rudolf Mosse
Paĝoj 176
vdr

Recenzoj pri la traduko redakti

 
 Valora verko. Ĝi unue montras al ni la vivadon de la aristokrataj oficiroj kaj ties morojn. Poste ni vidas manieron de rusa ribelo, „sensenca kaj senindulga“, kiel diras Puŝkin. La traduko estas modela. 
— 1927, g-K, La Socialisto, paĝo 72
 
 La historio, similas multajn aliajn de la cara epoko; ĝi estas simple rakontita sen serĉado de komplikaĵoj, kelkaj teruraj revoluciaj scenoj en la Volga regiono. La figuro de l' ribelestro, kruela, diboĉema sed tamen sentema kaj foje nobla restas en la memoro. Bonega tradukado. 
— 1927(1965), Historio de Esperanto II, paĝo 626
 
 La tradukintino, kiu jam prizorgis al la Esperantistaro kelkajn verkojn el la Rusa literaturo, aldonis tiun ĉi novan perlon. La romano estas interesa kaj rekomendinda. Legado de tiaj libroj estas plej efika kaj samtempe plej agrabla maniero por perfektiĝi en Esperanto. 
— Belga esperantisto n154 (dec 1927)

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti