Lafayette (Luiziano)
Lafayette grandurbo kaj universitata urbo en Luiziano en Usono.
Lafayette | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono • urbego | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 121 374 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 869 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 30° 15′ N, 92° 1′ U (mapo)30.243062-92.012649Koordinatoj: 30° 15′ N, 92° 1′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 11 m [+] | ||||
Areo | 139,628847 km² (1 396 2.8 847 ha) [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Lafayette, Louisiana [+] | |||||
Bazaj informoj redakti
- Koordinatoj: 30° 13′ N 92° 02′ U / 30.217 °N, 92.033 °U (mapo)
- Areo: 127 km²
- Loĝantaro: 120.623 (en 2010)
- Supermara alteco: 11 m
- Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)
- Poŝtkodo: 70501-9, 70593, 70596, 70598
- Telefonkodo: 337
Geografio redakti
Lafayette situas sur la marborda ebenaĵo laŭ rivero Vermilion en la suda parto de Usono, same en la suda parto de Luiziano.
Historio redakti
Francoj fondis urbeton aŭ vilaĝon nomatan Vermilionville en 1821. En 1884 ĝi prenis novan (la nunan) loknomon pri Marie-Joseph Motier, markizo de La Fayette. Oni okupiĝis pri agrikulturo ĝis la 1940-aj jaroj, kiam la nafto kaj tergaso iĝis dominaj.
Trafiko redakti
Lafayette havas enlandan aŭ regionan flughavenon. El la urbego aŭtoŝoseoj kuras al Nov-Orleano, Shreveport (Luiziano) kaj Lake Charles, krome estas aparta ĉefvojo al Nov-Orleano. En Lafayette aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn.
Klimato redakti
Lafayette havas humidan subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 14-26 °C. La varmo kulminas inter junio-aŭgusto kun pli, ol 30 °C, inter oktobro-marto foje frostas. Jare pluvas (aŭ malofte neĝas) ĉ 1000 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, sed plej ofte en julio, plej malofte en decembro.
Vidindaĵoj redakti
- katedralo de Sankta Johano
- centro por la Artoj
- memordomo kaj muzeo de Alexandre Mouton
- muzeo de infanoj
- planetario, ankaŭ muzeo
- universitata arta muzeo
- lago
- bestoĝardeno
- diversaj sportejoj
Institucioj redakti
Famuloj redakti
- En Lafayette naskiĝis Chanda Rubin.
- En Lafayette mortis Boyd Raeburn.
- En Lafayette formiĝis BeauSoleil.
Ĝemelurboj redakti
- Le Cannet, Francio (1967)
- Longejlo, Kanado (1968)
- Monktono (Nov-Brunsviko), Kanado (1971)
- Poitiers, Francio (1975)
- Namur, Belgio (1979)
- Agnibilékrou, Ebur-Bordo (1999)
Fontoj redakti
- Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
- Anglalingva Vikipedio