Pontifika Laterana Universitato

(Alidirektita el Laterana Universitato)

La Pontifika Laterana Universitato estas prestiĝa universitato, - per Pontifika kaj Civila juro konstituita - kun oficiala sidejo en Romo (Vatikana teritorio). Ĝi havas subsidejojn ankaŭ en ĉirkaŭ 40 landoj de la mondo, kaj magistrigas per titoloj agnoskitaj kaj validaj internacinivele.

Pontifika Laterana Universitato
pontifika universitato
Informoj
fondodato 1773
fondinto(j) Klemento la 14-a vd
Situo
Geografia situo 41° 53′ 7″ N, 12° 30′ 13″ O (mapo)41.88527777777812.503611111111Koordinatoj: 41° 53′ 7″ N, 12° 30′ 13″ O (mapo)
lando Italio
Nombroj
nombro de studentoj 1 868 vd (stato: 2021)
retejo [<span%20class="official%20website">[1] Oficiala retejo]
Listoj
membro de
• Unuiĝo de Romaj Bibliotekoj Ekleziaj vd
filioj
Pontifika Instituto Johano Paŭlo la 2-a por Studoj pri Geedziĝo kaj Familio vd
Pontifika Laterana Universitato (Romo)
Pontifika Laterana Universitato (Romo)
DEC
Pontifika Laterana Universitato
Pontifika Laterana Universitato
Map
Pontifika Laterana Universitato
vdr
Pontifikaj Universitatoj
Pontifika Laterana Universitato
latine = Pontificia Universitas Lateranensis
fondo = 1773
tipo = Pontifikaj Universitatoj
fakultatoj = 5
rektoro=episkopo Enrico dal Covolo, S.D. B.
studentoj = 5000 (2005)
urbo = Romo
nacio = VATIKANO
retejo=www.pul.it/
dato = 2011

Ĝiaj fakultatoj estas: Jurisprudenco, Kanona juro, Filozofio, Teologio, kaj Utriusque Iuris (kaj diversaj institutoj kaj specialigoj). La ateneo estas malfermita al klerikuloj kaj laikoj kaj al ĝi oni aliras post allasa ekzameno.

Historio redakti

Kiam papo Klemento la 14-a en 1773 aboliciis la Societon de Jesuo, konfidis la fakultatojn de filozofio kaj teologio de la Roma Kolegio (“Jezuita universitato”) al la klerikularo de la roma diocezo.

En 1824 papo Leono la 12-a restarigis la jezuitan ordenon kaj redonis al ĝi tiun kiu poste fariĝos la Pontifika Gregoria Universitato, sed konsentis ke la sekulara (dioceza) klerikularo, kiu ĝin anstataŭis, pludaŭrigu sin dediĉi ankaŭ al la instruado. Tiucele li asignis al tiu universitato la Palacon de Sankta Apolinario kie en 1853 papo Pio la 9-a instituigis la fakultatojn de “Kanona Juro” kaj “Civila Juro” [1] kaj “la Pontifikan Instituton “Utriusque Iuris (Ambaŭ Juroj). La nova Instituto ricevis la nomon de “Ateneo de la Pontifika Roma Seminario”.

Pio la 9-a asignis al la Ateneo la definitivan sidejon ĉe la Baziliko Sankta Johano de Laterano kaj en 1932 decidis ke la kanceliero estu la “Kardinalo Vikario”.[2]. Ĉe la sama Ateneo papo Pio la 12-a 1958 fondis la “Pontifikan Pastoralan Instituton”. La sekvan jaron papo Johano la 23-a promociis la Ateneon al Universitato kun la definitiva nomo “Pontifika Laterana Universitato”

Papo Johano Paŭlo la 2-a en 1981 ĉe la sama universitato ekfunkciigis la “Pontifikan instituton por la studoj pri la "geedzigo kaj familio” (nun titolita “instituto Johano Paŭlo la 2-a) kun rajto allasi akademiajn gradojn iure proprio.

Ekde 2001 estis oficiale fondita la Lateran University Press kiu prizorgas nombrajn kaj prestiĝajn sciencajn eldonojn kaj la sep revuojn kiuj formas la kontribuon de la Universitato ofertitan al la internacia scienca komunumo.

Surbaze de la Dekreto de la Ministerio de la Universitatoj kaj de Sciencesploro de la Itala Respubliko de 21-a de septembro 2006, aplikanta la leĝon n. 63 de 5-a de marto 2004, la Pontifika Laterana Universitato allasas studtitolojn samvalorajn al tiuj de la magistriĝo laŭ Prijuraj Sciencoj (L/31) kaj al Magistro en Jurisprudenco (LMG/01) allasita de la italaj universitatoj.

Fakultatoj de la Pontifika Laterana Universitato redakti

La studoj de tiu priteologia fakultato dividiĝas laŭ tri cikloj:

1) Unua ciklo aŭ Institucia Jartrio kiu disvolviĝas laŭ tri jaroj, post la filozofia jarduo kaj konkludiĝas per la atingo de la unua akademia grado, nome Bakalaŭro pri Sankta Teologio.

2) Dua ciklo, aŭ Jarduo porspecialiga: ĝi realiĝas en du jaroj, kaj konkludiĝas per la dua akademia grado, nome Licencio en S. Teologio.

Pri tri specialigoj de la Fakultato (Fundamenta Teologio, Kristologio, Ekleziologio) eblas akiri Licencion en Sankta Teologio, krom en Fundamenta Teologio, Kristologio, Ekleziologio, ankaŭ en la jenaj subspecialigoj: Sciencoj pri Religio, Teologio de la kristana vivo, kaj Historio.

3) Tria ciklo, aŭ Supera Priesploro Jarduo: ĝi konkretiĝas en du jaroj, post unu el la Licencioj en Sankta Teologio, kaj konkludiĝas per la tria akademia grado, nome Doktoreco pri Teologio.

La Fakultato de Teologio, krome, proponas, pere de la Pontifika Pastorala Instituto “Redemptor Hominis” (dua kaj tria cikloj), la specialigojn pri Pastorala Teologio (Licencioj: pastorala Teologio pri la eklezia komunumo, Teologio pri la evangelizado, Teologio de la edukado, Teologio de la komunikado), kaj pri la Sociala Doktrino de la Katolika Eklezio.

Enestas en tiu Fakultato ankaŭ tri enkorpigitaj Institutoj kiuj perfektigas en la specialigoj (dua kaj tria noveloj), sed ĝuas apartan aŭtonomion: temas pri Alfonsa Akademio (Supera Instituto pri Morala Teologio), Patristika Instituo «Augustinianum»; Instituto pri Teologio de la konsekrita vivo «Claretianum».

La Pontifika Laterana Universitato, ĉar “Pontifika Universitato” – kaj do ankaŭ ĝia Fakultato de Filozofio – sekvas la didaktikajn statutojn de la Vatikanurbo, kiu antaŭfiksas tri studciklojn:

1. Institucia ciklo, por akiri Bakalaŭron en Filozofio (Bachelor of Arts, BA);

2. Specialiga Jarduo, por la akiro de la Licencio pri Filozofio (Magistro, Master of Arts, MA);

3. Doktoreco, por la doktoriĝo pri Filozofio (PhD)

Fakultato pri Civila Juro redakti

La aktivaj kursoj ĉe tiu fakultato estas tri: la kurso de Magistrigo pri Jurisprudenco - ekvivalenta al la itala “Laurea Magistrale” – (LMG/01); la Licencio pri Civila Juro (tri jaroj) kaj doktoreco (kvin jaroj); la Licencio pri Civila Juro (3 jaroj) kaj la Doktoreco pri Civila Juro (2 jaroj).

Institutoj ĉe la Universitato Laterana redakti

  • Istituto Utriusque Iuris (Instituto pri Ambaŭ Juroj)
  • Istituto Pastorale Redemptor hominis (Pastorala Instituto "Elaĉetinto de la homo")
  • Istituto teologico di Assisi (Teologia Instituto de Asizo)

Teologia Instituto de Asizo redakti

Tiu instituto, speciale ligita kaj komplementa kun la Pontifika Laterana Universitato, aktivas kiel centro por la universitata formado en Asizo (Italio) ĉe la la strukturoj de la Baziliko de Sankta Francisko. Ĝi krome funkcias ankaŭ kiel centro de dokumentado kun gravega biblioteka kaj arĥiva fundo. Ĝuste la biblioteko estas ekipita per 120.000 volumoj de diversepoka priteologia speco kun granda nombro de manuskriptoj kaj antikvaj libroj aldonindaj al la 600.000 de la roma sidejo.[3]

En tiu instituta centro lokiĝas kaj aktivas la centro por la:

Projekto-Revuoj retaj redakti

Temas pri datumbazo kataloganta kaj enhave prezentanta revuojn pritraktantajn teologion kaj filozofion. Per tiu instrumento la aliĝintoj al la servo povas profiti por esplori eĉ komplekse, kaj profiti de personecigita ĝisdatiĝo. [2] Arkivigite je 2011-08-14 per la retarkivo Wayback Machine

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Tiam la urbo Romo kun alia provincoj konstituis la papan civilan ŝtaton
  2. Kardinalo Vikario ĉar la natura episkopo de la diocezo de Romo estas la papo, kiu tamen delegas vikarion. Nuntempe (2011) Vikario, kaj do Kanceliero, estas Agostino Vallini.
  3. oficiala retejo

Eksteraj ligiloj redakti