"Grekio, konkerita, konkeris la ferocan venkinton". (Kvinto Horacio Flako). [1]

Latina filozofio, karakterizita per malfido pri la pura spekulativeco kaj per prefero por la praktika aktiveco kaj por eklektikismo, efektivigas kunpenetradon de la greka filozofio kun la romia kulturo.

La plej elstaraj epigonoj de la latina kulturo estas: Cicerono, Seneko, Epikteto kaj Marko Aŭrelio.

La unuaj kontaktoj redakti

Romianoj ekkontaktis la grekan mondon pere de Etruskoj kaj en la epoko de la ekspansio al la Kampanio. Post la konkero de la Magna Graecia (latine "Granda Grekio", kiu enkalkulis ankaŭ grekajn koloniojn sur sudaj bordoj de la Itala duoninsulo) ekde la 2-a jarcento a. K., la greka kulturo komencis profunde penetri la romian mondon. Romianoj rigardas kun suspekto la helenisman kulturon kiu jam siaelekte duarangigis la spekulativan pensadon kaj la valoron pri la pura esploro. Ili timis ke la subtilecoj de la dialektiko kaj racia senskrupuleco povu krizigi la establiĝintan kunvivadon.

Kiam kun la legacio al Romo de 155 a. K., Karneado en du prelegoj, antaŭe en la unua subtenis la ekziston de justeco kaj en la dua, okazinta la sekvan tagon, ĝian ne ekziston, tio ekscitis kritikan bruegon, kaj la gastaj filozofoj estis forŝovigitaj far la senatanoj skandalizitaj.

La Rondo de Scipionoj redakti

Sekve la alveno al Romo de aliaj filozofoj kaj de pedagogoj kiujn patriciuloj venigis el Grekio por eduki siajn filojn, igis nebremsebla la disvastiĝon de greka kulturo en Romo.

La unua nukleo de tiu asimiliga fenomeno de la greka klasikeco estis la rondo de la Scipionoj establita de Eminiano (-185 – Romo -129) kiu rekunigis eminentajn tiuepokajn personojn, nome historiistoj, filozofoj, literaturistoj kiel Polibio, Panecio el Rodo, Rutilio Rufo, Gaio Lelio, Tuberono.

Intelektuloj tiuj kiuj, allogitaj de la greka kulturo, provis nobligi tiun romian sen tamen rezigni tiun valorojn kiuj fariĝis granda Romon. Ili perspektivigis fandadon inter la idealoj de perfektigo kaj harmonio kaj evoluiĝo de la humanaj dotoj de la greka civilizo, kun la tradiciaj valoroj de la romia latifundista aristokratio: la mos maiorum (moroj de la antaŭuloj), la sento de la leĝeco, aŭstereco, severo, sobro kaj bonteniĝo en energiaj sintenoj inspiriĝintaj de la “virtus” (virto), kie puro estis defendita de Marko Porcio Katono, la cenzuristo.

Politika-kultura postulemo redakti

Tiuj valoroj de la antikva tradicio fariĝis propraĵo kaj celvivo de konservativuloj kiel Katono la cenzuristo (-234--149) kiu sin ĵetis kontraŭ la helenistikeman modon kiun li taksis individuisma, konotaciita de estetikema rafineco kulture danĝera, politike ruiniga kaj diseriganta de la morala solideco de la civis romanus (romia civitano).

Epikurismo de Lukrecio redakti

Unua aliro al la greka penso, jam en la epoko de la respubliko estis la provo de Tito Lukrecio Karo-98 -55) disvastigi en Romo la filozofiaĵojn de epikurismo. Sed tiu filozofio jam sin montretis, en Romo, en la unua duono de la -2a jarcento a.K., kiam senata dekreto de - 173 a. K., elpelis el Romo du grekajn pensulojn, Alkeon kaj Filiskon, pro iliaj malprudaj moroj.

La celo de Lukrecio ne sukcesis: epikurismo modeste ekradikiĝis ĉe la popularaj grupoj kaj aristokrataj intelektulaj rondoj vidantaj en tiu filozofio fuĝo el la politiko determinita de la krizo de la respubliko.

Politike danĝeris, fakte, adheri en Romo al epikurismo kiu subtenadis la konvenciecon de la ŝtataj leĝoj, neadis tradician religion, kvankam ne rifuzante konfesis kredon en la materiigitaj dioj, kaj anstataŭis la engaĝiĝon de la civitano en la agono de la politiko, konsiderita fonto de malfeliĉo, per rilato de amikeco. Pro tio Cicerono kondamnis epikurismon, spite de sia admiro pri la poezio de Lukrecio, kiel filozofion “peblanan”.

Cicerono kaj lia Eklektikismo redakti

 
 Filozofio, gvido de la ekzisteco! Esploristo pri la virto venkanto de la malvirtoj... Vi naskigis la urbojn, vi rekonige alvokis la homojn vegetantaj disiĝintaj, vi ilin rekunigis en la socian vivon..., vi rivelis al la homo la belecon komuniki per lingvo kaj per skribo. Vi inventis la leĝojn, estigis komunumojn, diktis la devojn 
— Cicerono, Tusculanae disp., V, 2, 5-6.

La fundamenta karaktero de la latina filozofio estis ĝia praktika-politika celo: sugesti vividealon por la individuo kaj socio. Responde al la malfido por la teoriumado kaj intereso pri la realaj rezultoj de la rezonadaj spekulativecoj, la latinoj renkontis la grekan filozofion jam adekvatiĝintan al ilia pensmaniero. La greka penso, fakte, kiun ili ekkontaktis estis tiu de la kulturo de la helenisma epoko en kiu jam superregis skeptikismo en kiu estis forlasitaj la antikvaj eniriĝoj, en la demandojn pri la scio kaj metafiziko, de la pasintaj filozofoj.

 
Cicerono

Decida impulso al la disvastiĝo de la greka penso en Romo estis favorita de Cicerono (-106 ĝis -43 a.K.) kiu tradukis, interpretante laŭ sia vidpunkto, al latino verkojn kiuj formos la bazon de la romia filozofio.

Laŭ Cicerono, fundamentis por tiu kiu aspirus al politikaj taskoj en la respublikana Romo, ĝenerala formado kiu ĉerpu el la greka kulturo. Dekomence li prudente aliris stoikismon, ege malsama ol tiu de ĝiaj fondintoj.

Stoikismo estis penetrigita en Romon verke de Panecio el Rodo kiu jam rilate ĝin malpliigis enkondukante elementojn el Platonismo kaj Aristotelismo kaj ĝis fakte adapti al la postuloj de la reganta romia klaso. La stoika idealo vivi laŭnature transformiĝis en la idealon vivi laŭ la talentoj donitaj de la sama naturo, pro kio la saĝulo sin realigas partoprenante en la estrado de la ŝtato kiel membro de la plej ampleksa racia komunumo kiu sin esprimas en la socia kaj politika agono.

Cicerono mem poste havis okazon aŭskultadi en Romo (-88) la eklektikan filozofon Filonon el Aleksandrio de la malfrua akademio en kiu Platono estis integrita per aristotelaj kaj stoikismaj elementoj. Ankaŭ ĉi-kaze estis prudente moderita la stoikismo, eluzita igi neebla jen la scion jen la ĉiutagan vivon. Aparte, estis vere ke la sensoj trompiĝas, sed la vero estas ĉiukaze atingebla per la ĝusta uzo de la racio.

Probablismo de Cicerono redakti

"Mi ne estas unu el tiuj kies animo vagadas tra necertecoj nesekvante konstantajn principojn. Kio okazus rilate la penson aŭ prefere rilate la vivon, se ni ignoru ne nur la metodon por rezonadi sed ankaŭ tiun por vivi?" (Cicerono, De officiis, II, 7).

Tial Cicerono volas certecojn sed samtempe ne akceptas kontraŭstarantajn dogmemojn kiuj generus fanatikismon, pro tio li preferas orientiĝi laŭ modera skeptikismo.

La komuna sperto kaj la komuna saĝo, la konsento ĉirkaŭ principoj de ĉiuj konsentitaj... antaŭas kiujn ajn doktrinojn kaj, ankaŭ se ne certaj, filozofie estas probablaj kaj sufiĉaj, tamen, gvidi pripolitikan idealon.

Pripolitika penso de Cicerono redakti

La ŝtato fondiĝas sur la leĝo kiu siavice fondiĝas en la natura laŭleĝeco. Temas pri la sama naturo kiu altrudas al ĉiuj vivi laŭ naturo kaj racio; kaj laŭ tiu leĝa-natura ordo oni devas plenumi sian taskon ene de sia socia rolo. Se la naturo, laŭ la stoika vidpunkto, egaligis la homojn, ne tiel estas por Cicerono: en sia priŝtata modelo, civitano, en la limoj de la aparteno al sia socia klaso, estas devigata kontribui en la konstruado de la “iustitia” kaj “concordia” (justeco kaj konkordo). La ideala ŝtato havos tial mikstan konstitucion kie ĉeestu la konsuleco, la aristokratia senato kaj la popolaj balotaj kunvenoj.

Cicerono diskutas ankaŭ pri la rilato de la justeco kun la pozitiva leĝo. "Aserti ke la leĝo estas justa se ĝi esprimas la volon de la plejgranda parto, laŭ Cicerono, estas tro simpligite: sekvante tiun kriterion, fakte, eblas laŭleĝigi la stelon, la adulton, la falsadon de testamentoj, se tio estus plejvoĉe konsentita per popola baloto. (De legibus I, 43). Reale, laŭ Cicerono, “nepras realkroĉiĝi ne al la opinio sed al la naturo: kriterio de justeco estas la natura leĝo, kiun la homo povas koni pere de la racio” (Samloke).

Imperia epoko redakti

La enscenejiĝo de Aŭgusto kaj de la Romia imperio signis la finon de la kultura politika projekto de Cicerono. Kun la alestiĝo de la princeps (princo) kaj la kriziĝo de la senato, la filozofio disiĝas ĉiam pli el la politiko kaj akiras individuismajn sintenojn ligitajn al la etiko kaj al vivarto. Dekomence engrundiĝis epikurismo, kiu tamen ĝuis mallongan akceptiĝon, aparte en medioj pratikanta oponan frondon kontraŭ Aŭgusto, kies tipo estis la rondo de Messalla Corvino. Sekve, tamen, potence alestiĝis stoikismo, aparte per influo de Seneko, kiel ideologio plej taŭga por la reganta klaso, ĉar ĝi baziĝis sur la morala rigoro kaj sur devosento anstataŭ sur soleca vivo kaj sur disiĝo el la pratikaj aferoj praktike sugestitaj de epikurismo.

Stoikismo, dume, interesiĝis ĉiam pli pri religiaj meditoj kiuj en la greka-romia medio enteksiĝis kun tiuj magiaj, orfeaj. Komencis disvastiĝi ankaŭ Kristanismo.

Seneko redakti

 
Seneko. Pentraĵo de Rubens

"Ĉu vi demandas kia estas la vojo al la libero? Ĉiu ajn vejno de via korpo". (Seneko, De ira, V, 15)

La malfacila rilato inter filozofoj kaj la imperia povo, la dekadenco de la libera intereso por la politiko devigas Senekon al senpaŭzaj kompromisoj inter la morala rigoro de lo stoikismo kaj la politika mediacio. Seneko invitas Neronon vestiĝi je la rolo de monarko filantropia en sia verko De clementia (Pri indulgo), sed apenaŭ kvin jarojn poste, en De otio (Pri senokupiĝo) li rezignis tiun projekton kaj, antaŭ la despotismo de la imperiestro, flanke lasas ĉiun provon de filozofia eduko kaj limiĝas roli la funkcion de kortega saĝulo pri la socia vivo, neniam plu cedante al la strebo krei modelan ŝtaton gviditan de filozofoj.

El stoikismo Seneko ĉerpas la konceptojn pri la universala racieco kiu staras en la naturo kaj en Dio, pri la feliĉo de la saĝulo obeanta al la racio, pri kosmopolitismo kiu fratigas la homojn, kaj fine pri la saĝulo memsufiĉa kaj libera.

Sed inter la saĝulo kaj la multego da stultuloj dividas abismo kiu igas malfacila kiun ajn progreson de vivo socia kaj morala. El tiu pesimisma rigardo saviĝas nur la rolo de la filozofio kiel lasta ŝanco: filozofio kiel eduko de la homo, encentrita sur la noblaj idealoj de interna libero kiu liveras feliĉon kaj edukilon de la homa genro, al kiu Seneko adresiĝas per siaj filozofiaj epistoloj.

Revenas, do, la temo de la platona dialogo de la kolokvo de la filozofo kun si mem kaj kun aliaj.

Inter la diversaj pritraktitaj temoj, ĉiam tamen kun la neeviteblaj osciladoj de lia penso nesistema, elmerĝas tiuj dediĉitaj al la feliĉo, al la sufero, al la maljunaĝo, al la morto kaj aparte tiu de la sklaveco kiun li jugas institucio sena je ĉiu jura, natura kaj racia bazo. Pro tio la sklavoj estas traktindaj kiel ĉiuj homaj estuloj. Sed, definitive, la vera sklaveco estas tiu kiu subigas la homojn al la pasioj kaj malvirtoj. Ĉiuj ni estas spiritaj sklavoj kaj nur la filozofio povas liberigi.

Tiel ankaŭ por la sociaj diferencoj: “Kion signifas kavaliroj (equites), libertino, sklavo? Ili estas vortoj naskiĝintaj en la maljusteco. El ĉiu angulo de la tero eblas sin levi al la ĉielo”. (Epistole, 31).

Sinmortigo estas, fine, la lasta libera elekto kiam la kontrasto inter la libero de la filozofo kaj neracieco de la vivo fariĝus nesaneblaj.

Epikteto redakti

 
Epikteto

La senton de interneco kaj tiun de religieco stampitajn de Seneko en sia stoikismo oni trovas ankaŭ en Epikteto (50120 p. K., romia libertino kiu fondis skolon de filozofio en Nikopolo, post sia elpelo el Romo en 193 kune kun aliaj filozofoj. Jenaj estas la temoj dominantaj en la “Manlibro”, verko en kiu lia disĉiplo kolektis liajn maksimojn, grande konsideritaj en lia mezepoko kaj ankaŭ pliposte, nome breviero de saĝo kaj spiriteco.

Centra temo de tiu filozofio la distingo inter la aferoj kiuj kuŝas en nia posedo kaj tiuj kiuj tiaj ne estas. Inter la unuaj enkalkuliĝas: la opinio, la movoj de la animo, la deziregoj, la malinklinoj, entute ĉiuj aferoj kiuj konkretiĝas en niaj agoj”. La duaj estas la eksteraj bonaĵoj kiuj, ĝuste pro tio ke ili ne estas en nia povo, senutilas kaj sensencas ilin serĉi jen pro tio ke ili estas korupteblaj kaj kontingencaj, jen pro tio ke por ilin akiri oni devus sin meti sub la povon de tiu kiu ilin posedas perdante tiel la superan bonon de la homo, la liberon.

Marko Aŭrelio Antonino redakti

 
Busto de Marko Aŭrelio.

La lasta epigono, inter la malmultaj ĉi-tie menciitaj por skizi la latinan filozofion, de la stoika filozofio estis la imperiestro Marko Aŭrelio (121 - 180 p. K.). Celebrado de intimeco evidentiĝas ek de la titolo de lia verko "Rezonadoj kun mi mem". Fronte al la nesenco de la mondo kaj de ties kadukaj realaĵoj, la unika savovojo por la saĝulo restas la retira eniriĝo en si mem kiu donas signifon al lia individua ekzisto. Same kiel en Seneko, la animo estas aliesenca kaj distingebla el la korpo, sed ĝi siavice estas kunmetaĵo de la vera kaj propra animo, opiniata kiel ‘spirito’, pneŭmo, vivoblovo, kaj intelekto, fina sidejo de la spirita aktiveco.

Li, kiel imperiestro, stoike engaĝiĝas plenumi la devojn de sia poltika rolo, sed samtempe sentas la senutilecon kaj sensencon de agadoj celantaj ŝanĝi la neraciecon kiu kunpremas la homan mondon: “Forturnu tuj la rigardon al la kontraŭa flanko, al rapideco de la forgeso kiu ĉiujn aĵojn ĉirkaŭvolvas, al la abismo de la senfina tempo, al la vanteco de tuta tiu granda resono, al la nekonstanteco kaj suprazeco de ĉiuj kiuj ŝajnas aplaŭdi... Entute memorfiksu tiun retirejon pri kiu vi disponas en tiu tute via kampeto”. (Rezonadoj, IV, 3)

Ankaŭ en nia epoko ne mankas pensuloj, kiel Alexandre Jollien, kiuj invitas la nuntempan homon al la praktiko de la asketo por alveni al la scio pri si kaj pri la mondo.

Bibliografio redakti

  • A.Levi, "Storia della filosofia romana",Firenze, 1949
  • E. Ciaceri, "Cicerone e i suoi tempi", Roma 1926-29
  • G.Righi, "La filosofia civile e politica di Cicerone, Bologna 1930
  • M.Gentile, "I fondamenti metafisici della morale di Seneca", Milano 1932
  • C.Marchesi, "Seneca", Milano 1944
  • C. Catà, Poter pensare il tempo a partire da uno spazio. Il concetto di tempo nella filosofia romana, in S. Polci (a cura di) La riflessione sulla temporalità nella filosofia di Roma antica, Roma (2004), pp. 135-176.
  • Epitteto, "Manuale" trad. di Giacomo Leopardi, Firenze 1965
  • G.Soleri, Marco Aurelio, Brescia 1947

Referencoj redakti

  1. Epist. II, 1, 156: Graecia capta ferum victorem cepit.